Torquay
Torquay (prononco: tɔrˈki) estas urbo en kantono Devon en sud-okcidenta Anglio. Ĝi situas ĉe la suda marbordo, ĉe golfeto Torbay, 26 km sude de Exeter kaj limas la najbaran urbon Paignton okcidente de la golfeto.
Torquay | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Britio | ||
Regiono | Anglio | ||
Kantono | Devon | ||
Poŝtkodo | TQ1, TQ2 | ||
Telefonkodo | 01803 | ||
Retpaĝaro | http://www.torbay.gov.uk/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 62 963 | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 29′ N, 3° 32′ U (mapo)50.477777777778-3.5291666666667Koordinatoj: 50° 29′ N, 3° 32′ U (mapo) | ||
Alto | 0 m | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En la 19-a jarcento ĝi iĝis moda marborda feriejo. Pro sia reputacio pri salubra klimato ĝi ricevis la kromnomojn "angla riviero" kaj "angla Napolo".
La nomo de Torquay devenas de la fakto, ke ĝi estis la havena kajo (quay) de la malnova vilaĝo Torre, kies nomo devenas de granda rokejo (tor). Tiu rokejo estis forte minita; ĝiaj restaĵoj estas videblaj ĉe strato Tor Hill Road.
Konataj urbanojRedakti
- Richard Burton, naskita tie en 1821
- Percy Fawcett, naskita tie en 1867
- Agatha Christie, naskita tie en 1890
- Peter Cook, naskita tie en 1937
UrboĝemelecojRedakti
- Hameln en Germanio (1973)
- Hellevoetsluis en Nederlando (1989)
KuriozaĵojRedakti
La urba retejo de Torquay ofertas en sia menuo tradukojn al la lingvoj ĉina, germana, franca, itala, korea kaj portugala. Elektante tian tradukon oni alvenas al nefunkcianta paĝo de aŭtomata tradukservo (decembro 2007).