Robert J. Williamson

Robert (Bob) WILLIAMSON eklernis Esperanton dum la fruaj okdekaj jaroj post kiam li aŭdis anonceton en radio pri senkosta perpoŝta kurso. Antaŭ ol li finis ĝin, sub la gvidado de Kim Keeble, Bob jam fariĝis grupano de la Halifaksa diskut-rondeto sub la gvidado de Harry Lewis. Krom sia multjara servado en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio, Bob redaktis la ĉiumonatan gazeton de la halifaksa rondo Inter Ni dum la plejparto de ĝiaj 22 jaroj inter 1986 kaj 2008. Bob servis kiel prezidanto de KEA inter 2010 kaj 2013.

Bob Williamson
Bob Williamson