Ĝermolisto de argentinaj esperantistoj
ARedakti
Jorge AbrahamRedakti
Jorge ABRAHAM esperantiĝis dum la jardeko 1930, forpasis en 1999. Li fondis la Argentinan Esperanto-Ligon kaj la Esperantoklubon Venado Tuerto. Li estis tradukisto precipe el la araba al esperanto. Estis Honora Membro de UEA.
BRedakti
Jorge Pablo BondoneRedakti
Jorge Pablo BONDONE naskiĝis en 1930, delegito pri gastigado kaj tangomuziko, forpasis la 1-an de aŭgusto 1997 en Cordoba (Argentino).
CRedakti
Ángel CorralRedakti
Ángel CORRAL (naskiĝis en 1897; mortis la 6-an de januaro 1992 en Bonaero, Argentino) estis dumviva membro kaj komitatano de UEA, fakdelegito pri presado.
JRedakti
Margarita Johnston de BöndelRedakti
Margarita JOHNSTON DE BÖNDEL (1922 - 2000), delegitino en El Bolsón (Patagonio, Argentino), kun sia edzo Conrado fondis la lokan Esperanto-grupon.
LRedakti
Pablo LeonRedakti
Pablo LEON (naskiĝis la 28-an de januaro 1960) estis junulara delegito kaj fakdelegito pri ĵurnalismo, kiu memlernis Esperanton en 1978.
Jorge LlambíasRedakti
Jorge Joaquín LLAMBÍAS estas argentina filozofo, docento kaj esperantisto. Inter alie li verkis hispanlingvan libron pri la kurso en mirakloj de la usona psikologino Helen Schucman kaj en Bonaero okazigas ĉiumonatajn konferencojn pri la temo. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.
Franz LüttigRedakti
Franz LÜTTIG (naskiĝis en 1899, mortis en aprilo 1978, en Argentino kutime literumata "Luettig") estis germandevena esperantisto kaj fakdelegito de UEA en Eldorado (Argentino).
MRedakti
José Martínez PucheRedakti
José MARTÍNEZ PUCHE mortis 95-jara la 31-an de aŭgusto 2004 en Bonaero. Lerninte Esperanton en Katalunio, li elmigris al Argentino en la 1930-aj jaroj, kaj li multe helpis enmigrintojn el Hispanio post ties intercivitana milito. Esperanto-instruisto, li aktivis same en UEA kiel en SAT.