Ĝermolisto de argentinaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Ángel Corral)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Jorge Pablo BONDONE naskiĝis en 1930, delegito pri gastigado kaj tangomuziko, forpasis la 1-an de aŭgusto 1997 en Cordoba (Argentino).

Enrico Brusses estis pioniro de Esperanto en Argentino en 1905[1].

Ángel CORRAL (naskiĝis en 1897; mortis la 6-an de januaro 1992 en Bonaero, Argentino) estis dumviva membro kaj komitatano de UEA, fakdelegito pri presado.

C. C. Dassen

redakti

C. C. Dassen pioniro de Esperanto en Argentino en 1904[2].

E. Gosta

redakti

E. Gosta laŭ Enciklopedio de Esperanto[3] estis la unua esperantisto en Argentino en 1899.

Margarita JOHNSTON DE BÖNDEL (1922 - 2000), delegitino en El Bolsón (Patagonio, Argentino), kun sia edzo Conrado fondis la lokan Esperanto-grupon.

J. Juameda

redakti

J. Juameda pioniro de Esperanto en Argentino en 1905[4]. En 1906 aperigis artikolojn en ĵurnaloj „Revista de Menorca" kaj „El Mentor“, en Chacabuco,[5]

Pablo LEON (naskiĝis la 28-an de januaro 1960) estis junulara delegito kaj fakdelegito pri ĵurnalismo, kiu memlernis Esperanton en 1978.

Jorge Joaquín LLAMBÍAS estas argentina filozofo, docento kaj esperantisto. Interalie li verkis hispanlingvan libron pri la kurso en mirakloj de la usona psikologino Helen Schucman kaj en Bonaero okazigas ĉiumonatajn konferencojn pri la temo Arkivigite je 2016-04-25 per la retarkivo Wayback Machine. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.

Franz LÜTTIG (naskiĝis en 1899, mortis en aprilo 1978, en Argentino kutime literumata "Luettig") estis germandevena esperantisto kaj fakdelegito de UEA en Eldorado (Argentino).

José MARTÍNEZ PUCHE mortis 95-jara la 31-an de aŭgusto 2004 en Bonaero. Lerninte Esperanton en Katalunio, li elmigris al Argentino en la 1930-aj jaroj, kaj li multe helpis enmigrintojn el Hispanio post ties intercivitana milito. Esperanto-instruisto, li aktivis same en UEA kiel en SAT.

José Olivares pioniro de Esperanto en Argentino en 1905[6]. En 1906 aperigis artikolojn en ĵurnaloj „Revista de Menorca" kaj „El Mentor“, en Chacabuco[7].

Horacio Ré estas argentina esperantisto.

Verkoj

 
 Por amantoj kaj praktikantoj de muziko sendube ĉi tiu verko estas bonvena, ĉar ĝi prezentas belan bukedon de tipaj melodioj argentinaj. La sperta mano de s-ro Ré ilustras la kanzonojn per artaj, plaĉaj desegnoj, sed la Esperantaj tradukoj de la versaj tekstoj, pli malpli korektaj de lingva vidpunkto, vidiĝas iom tro plataj kaj lignecaj, malgraŭ la evidenta polurlaboro de Ergoto. La libro, tamen, rekomendindas, precipe por la esperantistoj, kiuj ne konas, aŭ konas nur supraĵe, la riĉan trezoron de la muzika folkloro argentina. 
— Fernando de Diego. Boletín n212 (nov 1975)

Pastro Johano Baptisto Se-Tsien Kao, katolika pastro, estis argentina esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Li ankaŭ movadis en Brazila Amazonio.

Verkoj:

  • Klasifikita vortaro Esperanto-Hispana. Buenos Aires, eld. Asociación Esperantista Católica Argentina, 1952(?), 166 p.
  • Esperanto: the world interlanguage (compiled by George Alan Connor; Doris Tappan Connor; William Solzbacher; J. B. Se-Tsien Kao. - New rev. ed. New York, NY [k.a.]: Yoseloff, [1959]. - 245 p.)

Recenzo pri Klasifikita vortaro Esperanto-Hispana

 
 Por la hispanlingva publiko, kiu ofte sentas la bezonon de taŭgaj vortaroj, estas motivo de ĝojo la apero de tiu ĉi vortaro Esperanto-Hispana, klasifikita per sekcioj, laŭ samfakaj ideoj. Ĉar la tasko verki Hispana-Esperantan vortaron estus tre peza, pro la eksterordinara riĉeco de la lingvo de Cervantes, nia eminenta samideano Pastro D-ro Se-Tsien Kao verkis ĉi tiun utilan vortaron, kiu, kvankam ordigita laŭ Esperanto-Hispana, taŭgas samtempe kiel vortaro Hispana-Esperanta. Por tio sufiĉas serĉi la bezonatan sekcion, kie oni trovos la deziratan vorton hispanan kaj ties signifon en Esperanto. Ekzemple, por koni la esperantan tradukon de la vorto camisa oni serĉu la sekcion «Vestoj» kaj apud la nomita hispana vorto estas ties signifo: ĉemizo. Tiu ĉi vortaro enhavas proksimume 4.100 vortojn kaj ĝia indekso, konsistanta el 66 titoloj, faciligas la rapidan serĉadon de la vortoj. En la fino de tiu ĉi havinda libro, la aŭtoro donas belan difinon pri tio, kio devas esti vera esperantisto. Mi finas, ankaŭ, do, transskribante kelkajn el tiuj idealismaj vortoj: «Vera esperantisto kondutas laŭ la spirito de la Interna Ideo, de la universala harmonio kaj interpopola fratigo». Bona leciono por la profitemuloj el nia movado; ĉu ne? 
— JUAN FORNÉ. Boletín n042 (jun 1952)

Referencoj

redakti
  1. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  2. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  3. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  4. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  5. Rusa Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 6 p. 525. Jun-Jul, 1906
  6. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  7. Rusa Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 6 p. 525. Jun-Jul, 1906