Rustimuna Ŝtalrato

ciklo de sciencfikciaj romanoj

James "Jim" Bolivar diGriz, kromnomata La Rustimuna Ŝtalrato (originale angle The Stainless Steel Rat) estas la ĉefrolulo de serio de sciencfikciaj romanoj de Harry Harrison.

Rustimuna Ŝtalrato
romanserio
Kreita de Harry Harrison
Verko romanserio pri Rustimuna Ŝtalrato
Informoj
Reala nomo James "Jim" Bolivar diGriz
Sekso vira
Specio homo
Povoj malfermi serurojn, batalarto, Esperanto
Naskiĝis iu enua provinca planedo, ĉirkaŭ la jaro 34573
Okupo (senperforta) krimulo
Familio edzino Angelina diGriz, ĝemelaj filoj James kaj Bolivar diGriz
vdr

La romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato en la serio rakontas, en stilo de pikareska romano, kiel junulo de provinca planedo ekcelas krimulan karieron, tamen ne pro malriĉeco sed nur pro enuo - ĉar sur lia trista hejmplanedo ne ekzistas io alia interesa. Por interkompreniĝi sur aliaj planedoj li lernas Esperanton dum sia unua kosma vojaĝo.

La romanserio redakti