Reinhard Fößmeier

germana matematikisto kaj informadikisto
(Alidirektita el Reinhard Fössmeier)

Reinhard Fößmeier (naskiĝis en 1955[1] en Burghausen[2]) ankaŭ literumata Reinhard respektive per esperanta persona nomo Renardo Fössmeier, estas germana esperantisto, emerita doktoriĝinta matematikisto kaj informadikisto vivanta en Munkeno. En 1977, li kun Fritz Hilpert fondis la Esperanto-Junularon Munkeno kaj daŭre aktivas en la loka Esperanto-movado. Post studado en la Teknologia Universitato Munkeno (TUM), li interalie inter 1982 kaj 1990 revenis tien kiel docento en la fakultaro de informadiko, poste de 1990 ĝis 2015 laboris kiel fakulo en pluraj firmaoj (1990 – 2001 IXOS SOFTWARE AG, 2001 – 2015 Softlab GmbH kaj posteuloj) kaj inter 2015 kaj 2021 agis kiel sendependa informadika konsilisto.[3] Li estas membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino.[4] En 1999 kaj 2000 li estis kandidato por la titolo de "Esperantisto de la Jaro". Flanke li ekde 1979 funkcias kiel ekzamena komisaro de Germana Esperanto-Instituto. Reinhard Fößmeier plurfoje prelege varbis por partoprenado en Vikipedio kaj kontribuas al la Vikipedio en Esperanto per la uzantonomo Renardo la vulpo, ĝis marto 2016 per malnova uzantonomo Aisano.

Reinhard Fößmeier
Persona informo
Naskiĝo 1955
en Burghausen
Lingvoj germanaEsperantoitalaanglafrancahispananederlanda
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno
Okupo
Okupo komputosciencisto • matematikisto • esperantisto
TTT
Retejo http://www.foessmeier.name/reinhard
vdr

Krom la eldonaĵoj menciitaj sube, en 2013 li esperantigis du novelojn por la Esperanta eldono de la novelaro The Adventures of Sherlock Holmes (La aventuroj de Sherlock Holmes) de Arthur Conan Doyle.[5]

Kune kun Hans Michael Maitzen, Fößmeier komentis Esperantajn tradukojn de la buleo Inter gravissimas (latine: "inter la plej gravaj" taskoj de la papa ofico) de la papo Gregorio la 13-a, en kiu interalie temis pri farendaj decidoj por la gregoria kalendaro, laŭ kiu intertempe ĉiuj homoj organizas sian vivon [6] kaj la artikolon Reise eines deutschen Professors ins Eldorado ("vojaĝo de germana profesoro en la Eldoradon de Ludwig Boltzmann[7]. En 2014 li per Esperanta traduko de la novelo The roads we take ("La vojoj kiujn ni prenas") de O. Henry gajnis premion en la literatura konkurso Liro-2014 de la revuo La Ondo de Esperanto[8]. En 2024 aperis traduko el la latino, fare de Fössmeier kaj Maitzen, de la fundamenta verko de Nikolao Koperniko "De revolutionibus orbium coelestium / Pri la rivoluoj de la ĉielaj korpoj.[9]

En 2024 li estis nomumata honora membro de la Esperanto-Klubo Munkeno.

Elektitaj eldonaĵoj redakti

 
prelegante pri la vikimedia komunejo fine de 2022

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti