Gregorio la 13-a

papo de la katolika eklezio

Gregorio la 13-a, naskita kiel Ugo BUONCAMPAGNI en Bolonjo la 1-an de januaro 1502, mortinta en Romo la 10-an de aprilo 1585, estis la 226-a papo de la katolika eklezio de 1572 ĝis sia morto.

Gregorio la 13-a
226-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Ugo Buoncompagni
Pontifiko de 25-a de majo 1572
ĝis 10-a de aprilo 1585
Antaŭulo Pio la 5-a
Sekvanto Siksto la 5-a
Persona informo
Naskiĝo 1-a de januaro 1502
en Bolonjo (Italio)
Morto 10-a de aprilo 1585
en Vatikano
Mortokialo apopleksio [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo [#]
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Gregorio la 13-a
Familio
Patro Cristoforo Boncompagni [#]
Patrino Angela Marescalchi [#]
Idoj Giacomo Boncompagni vd
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

La gregoria kalendaro redakti

Eble plej konata li estas pro la enkonduko de la kalendaro nomita laŭ li. La 24-an de februaro 1582 li dekretis en la buleo Inter gravissimas, ke la tago post la 4-a de oktobro 1582 estu la 15-a de oktobro 1582, kaj ke estonte en po 400 jaroj elfalu tri supertagoj. La dek elfalintaj tagoj de 1582 kompensis por la ne-elfalintaj supertagoj, kiuj okazis en la antaŭa jarmilo pro apliko de la julia kalendaro.

Preskaŭ ĉiuj katolikaj regantoj enkondukis la novan kalendaron, sed ne ĉiuj aliaj kristanaj regantoj.