Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro

(Alidirektita el ILEPTO)

La Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro - mallonge ILEPTO (ĝis la jaro 1923 mallongigita ILEPO) - estis internacia faka asocio de Esperanto, fondita la 17-an de aŭgusto 1911 precipe laŭ iniciato de la germana esperantista leterportisto Paul Schmidt el Dresdeno. Unua prezidanto de la ligo fariĝis Arnold Behrendt. Samtempe sinjoroj Ballandier kaj Gabriel Chavet starigis nacian asocion de poŝtistoj, telegrafistoj kaj telefonistoj en Francio kaj ties kolonioj en Parizo sub la prezidanteco de Emile di Rienzi. Samjare esperantistaj kolegoj oficiale deĵoris ĉe la Internacia Ekspozicio de Dresden. Dum la UK en Antverpeno okazas la unua internacia kunveno de poŝtistoj, telegrafistoj kaj telefonistoj; en Francio kaj ankaŭ en Rusio grandkvante ekokazas Esperanto-kursoj aparte por tiuj profesiaj grupoj. Sub la lerta gvidado de Arnold Behrendt la ligo vigle laboras. Internacia organo Poŝtista Esperantisto ekaperis, redaktata de Arnold Behrendt, krome publikiĝis ankaŭ interesaj fakstudoj. Arnold Behrendt al la „Reichspost“, la poŝta servo de la Germana Regno, prezentis plenan raporton rilate al la Esperanto-movado inter poŝtistoj, telegrafistoj kaj telefonistoj.

Por pli da informoj provizore vidu la artikolon Poŝto, telegrafo, telefono (PTT) el Enciklopedio de Esperanto el 1934.

Pluaj aktivaj membroj de ILEPTO kun propraj biografiaj artikoloj en la esperantlingva vikipedio estas inter alie

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti