Robert Julien Filliatre

franca esperantisto

Robert Julien FILLIATRE (pseŭdonimo Hugues Lerisloy; naskiĝis la 4-an de aprilo 1900 en Parizo) estis franca esperantisto kaj poŝtoficisto.

Robert Julien Filliatre
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1900 (1900-04-04) (123-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis ĉefredaktisto de la franca revuo Le Relais kaj verkis multajn studojn pri diversaj branĉoj de PTT. Li estis ĝenerala sekretario de ILEPTO, en kies organo La Interligilo de l' P.T.T. : centra organo de fakinformoj li aperigis multajn artikolojn precipe teknikajn. Krome li estis aŭtoro de la Poŝt-telekomunika Vortaro, 1934.