La Interligilo de l' P.T.T. : centra organo de fakinformoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Interligilo de l' P.T.T., subtitolita Centra organo de fakinformoj en Esperanto [1] [2], estis monata fakgazeto pri internacia apliko de Esperanto en poŝto kaj telekomunikado, eldonita de Internacia Ligo de Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro. Redaktita i.a. fare de Petro Filliâtre, Robert Julien Filliâtre kaj István Zöldy. Ĝi aperis de 1922 al 1951 en Parizo, kun interrompo de 1940 al 1945. Post la dua mondmilito ĝi estis nomata La Interligilo : centra organo de fakinformoj en Esperanto.

La Interligilo de l' P.T.T. / La Interligilo : centra organo de fakinformoj en Esperanto
Periodeco monate

Lando Francujo
Urbo Parizo
Publikigisto Internacia Ligo de Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro
Establodato 1922
Ĉesigita publikado 1951
ISSN 2025-2943

vdr

Laŭenhave la revuo estis sukcedata en 1966 de Heroldo : bulteno de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanta Asocio el Sofio, poste ĝis 1989 de Interligilo el la sama urbo, eldonita de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio.

Referencoj redakti

Eksteraj Ligiloj redakti