Interligilo : organo de la Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Interligilo, subtitolita Organo de la Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio, estis dumonata fakgazeto pri internacia apliko de Esperanto en poŝto kaj telekomunikado, eldonita de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio. Ĝi aperis de 1968 al 1989 en Sofio.

Interligilo : organo de la Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio
Periodeco dumonate

Lando Bulgarujo
Urbo Sofio
Publikigisto Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio
Establodato 1968
Ĉesigita publikado 1989

vdr

La publikigaĵo fakte estis la en 1968 laŭnome ŝanĝita revuo Heroldo : bulteno de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanta Asocio al kiu ĝi sukcedis ĝis 1989.

La Interligilo de l' P.T.T. : centra organo de fakinformoj el Parizo, kiu aperis de 1922 al 1951 laŭenhave estis la antaŭulo de Heroldo kaj Interligilo.

Eksteraj Ligiloj redakti