Heroldo : bulteno de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanta Asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Heroldo, subtitolita Bulteno de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanta Asocio, estis monata fakgazeto pri internacia apliko de Esperanto en poŝto kaj telekomunikado, eldonita de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio. Ĝi aperis de 1966 al 1968 [1] en Sofio.

Heroldo : bulteno de Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanta Asocio
Periodeco monate

Lando Bulgarujo
Urbo Sofio
Publikigisto Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio
Establodato 1966
Ĉesigita publikado 1968

vdr

La publikigaĵo laŭnome ŝanĝis en 1969 kaj estis sukcedata de Interligilo el la sama urbo kaj eldonata de la sama organizaĵo. Tiele ĝi ekzistis ĝis 1989.

Laŭenhave la antaŭulo de Heroldo kaj Interligilo estis La Interligilo de l' P.T.T. : centra organo de fakinformoj el Parizo, aperinta de 1922 al 1951.

Referencoj redakti

Eksteraj Ligiloj redakti