Nobel-premio

(Alidirektita el Nobelpremio)

Iniciatita laŭ la testamento de 1895 de Alfred Nobel, kiu estis la inventinto de la dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) (en sveda difinita formo, singularo: Nobelpriset; en norvega: Nobelprisen) estas internacia serio da premioj donataj ĉiujare al la homoj kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinare kontribuis al la socio ekzemple kulture. La premioj estas aljuĝataj de svedaj kaj norvegaj komitatoj. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. La premioj pri fiziko, kemio, fiziologio aŭ medicino, literaturo, kaj paco estis la unuan fojon donataj en 1901.[1]

Nobel-medalo
Pablo Neruda post ricevo de la Nobel-premio pri literaturo en 1971. La atribuo de la premio al Pablo Neruda estis parto de la intrigo de la filmo Il postino.

Komence de 1902, la premiojn formale disdonas la reĝo de Svedio, krom la pacpremio, kiun donas la norvega reĝo en Oslo (Norvegio kaj Svedio estis unio ĝis 1905).

La premio konsistas ĉiujare el ora medalo kun ĉizelita Nobel-portreto, diplomo kaj granda monsumo, nuntempe ĉirkaŭ 10 milionoj da svedaj kronoj (iomete pli ol 1 miliono da eŭroj), kiuj celas ebligi al la gajninto daŭrigi sian laboron aŭ esploron sen la premo de monkolektado. La premio ne estas atribuita postmorte; tamen, se al persono oni atribuis premion kaj mortiĝas antaŭ ricevi ĝin, la premio ankoraŭ validas.[2] Kvankam la averaĝa nombro de premiitoj por premio ege pliiĝis dum la longo de la 20-a jarcento, premio ne povas esti kunhavata de pli ol tri personoj.[3]

La Nobel-Fondaĵo (svede kaj norvege Nobelstiftelsen) estas privata institucio fondita la 29-an de junio 1900 por organizi la financojn kaj administradon de la Nobel-Premioj. La fondaĵo estas bazita je la testamento de Alfred Nobel, la inventinto de dinamito. La fondaĵo ankaŭ okazigas la Nobel-simpoziojn pri gravaj malkovroj de sciencoj kaj pri temoj de aparte alta kultura aŭ socia signifo.

La diversaj premiojRedakti

Nobel-premioj estis donataj ĉiujare ekde 1901 pro atingoj en la jenaj fakoj:

 
Sidejo de la Sveda Akademio en Stokholmo

Inter 1901 kaj 2012, la Nobel-Premioj kaj la Nobel-premio pri ekonomiko estis donitaj 555 fojojn al 856 personoj kaj organizoj. Kelkaj ricevis la Nobel-Premion pli ol unu fojon, kaj tio faras totalon de 835 individuoj (791 viroj kaj 44 virinoj)[4] kaj 21 organizoj.

La Pac-Premio estas donita en Oslo, Norvegio, dum la aliaj premioj estas donitaj en Stokholmo, Svedio. La Nobel-Premio estas amplekse konsiderata kiel la plej prestiĝa premio disponebla en la fakoj literaturo, medicino, fiziko, kemio, paco, kaj ekonomiko.[5]

La Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj atribuas la Nobel-Premion en Fiziko, la Nobel-Premion en Kemio, kaj la Nobel-Premion pri Ekonomiko; La Nobela Asembleo ĉe la Karolinska Institutet atribuas la Nobel-Premion en Fiziologio aŭ Medicino; la Sveda Akademio atribuas la Nobel-Premion en Literaturo; kaj la Nobel-Premio pri Paco estas atribuita ne de sveda organizo sed de la Norvega Nobel-Komitato.

En 1968, la Banko de Svedio (Sveriges Riksbank) iniciatis la premion pri ekonomika scienco: tiu premio pri ekonomiko memore al Nobel estas ofte (mis-)nomata Nobel-premio pri ekonomiko. Je tiu tempo, oni decidis ne aldoni pli da premioj en la estonteco.

Vidu ankaŭ la paĝon pri la Sveda Akademio.

HistorioRedakti

 
Alfred Nobel havis la malagrablan surprizon legi sian propran nekrologon, titolita La komercisto de morto estas morta, en franca gazeto.

Alfred Nobel (  aŭskultu) naskiĝis la 21an de oktobro 1833 en Stokholmo, Svedujo, en familio de inĝenieroj.[6] Li estis kemiisto, inĝeniero, kaj inventinto. En 1894, Nobel aĉetis la fabrikon Bofors pri fero kaj ŝtalo, kiun li transformis en grava armilara produktejo. Nobel ankaŭ inventis balistiton. Tiu invento estis antaŭaĵo al multaj senfumaj armeaj eksplodaĵoj, kiaj la brita senfuma pulvoro kordito. Kiel sekvo de lia patentaj postuloj, Nobel estis poste engaĝita en malfermita malobservoproceso pri kordito. Nobel amasigis riĉaĵon dum sia vivdaŭro, kun la plej granda parto de lia riĉaĵo el siaj 355 inventoj, el kiuj dinamito estas la plej fama.[7]

En 1888, Nobel estis surprizita legante sian propran nekrologon, titolita La komercisto de morto estas morta, en franca gazeto. Ĉar estis la frato de Alfred, nome Ludvig kiu mortis, la nekrologo estis ok jarojn trofrua. La artikolo mirigis Nobel kaj igis lin timigita pri kiel li estos memorita. Tio inspiris lin por ŝanĝi sian testamenton.[8] La 10an de decembro 1896, Alfred Nobel mortis en sia vilao en San Remo, Italio, pro cerba hemoragio. Li estis 63 jarojn aĝa.

Nobel skribis plurajn testamentojn dum sia vivodaŭro. Li kunmetis la lastan pli ol jaron antaŭ ol li mortis, subskribante ĝin ĉe la Sveda-Norvega-Klubo en Parizo la 27an de novembro 1895.[9][10] Al ĝeneraligita miro, la lasta testamento de Nobel precizigis, ke lia riĉaĵo estu uzita por krei serion de premioj por tiuj kiuj donas la "plej grandan avantaĝon pri la homaro" en fiziko, kemio, paco, fiziologio aŭ medicino, kaj literaturo.[11] Nobel testamentis 94% de siaj totalaj aktivoj, 31 milionoj da svedaj kronoj (ĉ. 186 milionoj da usonaj dolaroj, 150 milionoj da eŭroj en 2008), por establi la kvin Nobel-Premiojn.[12] Pro skeptiko ĉirkaŭanta la testamenton, daŭris ĝis 26 aprilo 1897 ke ĝi estis aprobita fare de la Parlamento de Norvegio.[13] La ekzekutistoj de la testamento de Nobel, nome Ragnar Sohlman kaj Rudolf Lilljequist, formis la Nobel-Fondaĵon por prizorgi la riĉaĵon de Nobel kaj organizi la disdonon de premioj.[14]

La instrukcioj de Nobel postulis la kreadon de Norvega Nobel-Komitato por premii la Pacpremion, kies membroj estis nomumitaj baldaŭ post kiam la testamento estis aprobita en aprilo 1897. Baldaŭ poste, la aliaj premi-aljuĝadaj organizoj estis indikitaj aŭ establitaj. Tiuj estis Karolinska Institutet la 7an de junio, la Sveda Akademio la 9an de junio, kaj la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj la 11an de junio.[15] La Nobel-Fondaĵo etendis sian interkonsenton en gvidlinioj al kiel la premioj devos esti aljuĝitaj; kaj, en 1900, la lastatempe kreitaj statutoj de la Nobel-Fondaĵo estis promulgitaj fare de la reĝo Oskaro la 2-a.[11] En 1905, la persona unio inter Svedio kaj Norvegio estis dissolvita. Poste, la Norvega Nobel-Komitato respondecis pri premiado de la pacpremio kaj la svedaj institucioj retenis respondecon por la aliaj premioj.[13]

Nobel-FondaĵoRedakti

Formado de la FondaĵoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nobel-Fondaĵo.
 
La testamento de Alfred Nobel asertis, ke 94% el lia totala havaĵo estu uzata por establi la Nobel-Premiojn.

Laŭ lia testamento legita en Stokholmo la 30an de Decembro 1896, estis establita fondaĵo kiu premios tiujn kiuj speciale servos al la homaro. La Nobel-Premio estis financita de la persona riĉaĵo de Alfred Nobel. Laŭ oficialaj fontoj, Alfred Nobel heredigis plej el sia riĉaĵo al la Nobel-Fondaĵo kiu nun formas la ekonomian bazon de la Nobel-Premio.[16]

La Nobel-Fondaĵo estis fondita kiel privata organizaĵo la 29an de Junio 1900. Ties funkcio estas administri la financojn kaj administradon de la Nobel-Premioj.[17] Laŭ la testamento de Nobel, la unuaranga tasko de la fondaĵo estas administri la riĉaĵojn kiujn Nobel lasis. La fratoj Robert kaj Ludvig Nobel estis enĝaĝiĝintaj en la naftonegocoj en Azerbajĝano, kaj laŭ la sveda historiisto E. Bargengren, kiu havis aliron al la arkivo de la Nobel-familio, estis la "decido permesi la retiron de la mono de Alfred el la negocoj en Bakuo kio iĝis la ŝlosila faktoro kiu ebligis la establadon de la Nobel-Premioj".[18] Alia grava tasko de la Nobel-Fondaĵo estas merkatigi la premiojn internacie kaj kontroli neformalan administradon rilatan al la premioj. La fondaĵo mem ne partoprenas en la proceduro elekti la Nobel-premiitojn.[19][20] Diversmaniere, la Nobel-Fondaĵo estas simila al investokompanio, en tio ke ĝi investas la monon de Nobel por krei solidan financan bazon por la premioj kaj por la administraj aktivecoj. La Nobel-Fondaĵo estas rajtigita ne pagi impostojn en Svedio (ekde 1946) kaj investimpostojn en Usono (ekde 1953).[21] Ekde la 1980-aj jaroj, la investoj de la fondaĵo iĝis pli profitdonaj kaj en 31a de Decembro 2007, la havaĵoj kontrolitaj de la Nobel-Fondaĵo estis de ĝis 3.628 mil milionoj da svedaj kronor (ĉirkaŭ 560 milionoj da usonaj dolaroj).[22]

Laŭ la statutoj, la fondaĵo konsistas el stabanaro de kvin svedaj aŭ norvegaj civitanoj, kun sidejo en Stokholmo. La prezidanto de la stabanaro estas nomumita de la sveda reĝa konsilantaro, kaj la aliaj kvar membroj estas nomumitaj de la fideikomisuloj de la premiigaj institucioj. Plenumdirektoro estas elektita inter la stabanoj, deputita direktoro estas nomumita de la reĝa konsilantaro, kaj du deputitoj estas nomumitaj de la fideikomisuloj. Tamen, ekde 1995, ĉiuj membroj de la stabanaro estis elektitaj de la fideikomisuloj, kaj la Plenumdirektoro kaj la deputita direktoro estas nomumitaj de la estraro mem. Same kiel la stabanaro, la Nobel-Fondaĵo estas formita de premiigaj institucioj (nome la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, la Nobel-Asembleo de Karolinska Instituto, la Sveda Akademio, kaj la Norvega Nobel-Komitato), la fideikomisuloj de tiuj institucioj, kaj aŭditistoj.[22]

Kapitalo kaj kosto de la FondaĵoRedakti

La kapitalo de la Nobel-Fondaĵo nuntempe estas investita per 50% en akcioj, 20% en obligacioj kaj 30% en aliaj investoj (ekz. heĝfondusojnemoveblaĵoj). La distribuado povas varii je 10 procento.[23] Komence de 2008, 64% de la financado estis investita ĉefe en usonaj kaj eŭropaj borsoj, 20% en obligacioj, plus 12% en nemoveblaĵoj kaj heĝfondusoj.[24]

 
Wilhelm Röntgen ricevis la unuan Nobel-Premion pri Fiziko pro sia malkovro de Ikso-radioj.

En 2011, la totala ĉiujara kosto estis proksimume 120 milionoj da kronoj, kun 50 milionoj da kronoj kiel premimono. Pluaj kostoj por pagi al institucioj kaj personoj engaĝiĝintaj en la premidisdonado estis de 27,4 milionoj da kronoj. La eventoj dum la Nobel-semajno en Stokholmo kaj Oslo kostas 20,2 milionojn da kronoj. La administrado, Nobel-simpozioj, kaj similaj aferoj kostis 22,4 milionojn da kronoj. La kosto de la premio en Ekonomiko de 16,5 milionoj da kronoj estas pagita de la Sveriges Riksbank.[23]

Unuaj Nobel-premiojRedakti

Post la Nobel-Fondaĵo kaj ties gvidlinioj estis funkciantaj, la Nobelaj Komitatoj ekkolektis nomumojn por la dekomencaj premioj. Poste, ili sendis liston de la dekomencaj kandidatoj al la premiigaj institucioj.

La listo de la Nobel-Komitato por la Premio pri Fiziko citis la malkovrojn de Wilhelm Röntgen pri la Ikso-radioj kaj de Philipp Lenard pri katodaj radioj. La Akademio de Sciencoj elektis Röntgen por la premio.[25][26] En la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, multaj kemiistoj faris gravajn kontribuojn. Tiel, ĉe la Kemi-Premio, la akademio "estis ĉefe frontanta la decidon pri la ordo en kiu tiuj sciencistoj ricevus la premion".[27] La akademio ricevis 20 nomumojn, dek unu el kiuj por Jacobus van 't Hoff.[28] Van 't Hoff ricevis la premiojn pro siaj kontribuoj en kemia termodinamiko.[29][30]

La Sveda Akademio elektis la poeton Sully Prudhomme por la unua Nobel-Premio en Literaturo. Grupo inkludanta 42 svedajn verkistojn, artistojn, kaj literaturkritikistojn protestis kontraŭ tiu decido, esperinte, ke Lev Tolstoj estu premiita.[31] Kelkaj, kiel Burton Feldman, kritikis tiun premion ĉar ili konsideris Prudhomme nur mezkvalita poeto. La klarigo de Feldman estis ke plej el la akademianoj preferis Viktorianan literaturon kaj tial elektis Viktorianan poeton.[32] La unua Premio pri Fiziologio kaj Medicino iris al la germana fiziologo kaj mikrobiologo Emil von Behring. Dum la 1890-aj jaroj, von Behring disvolvigis antitoksinon por trakti difterion, kiu ĝis tiam estis okaziganta milojn da mortoj ĉiujare.[33][34]

 
Henri Dunant, unu el la du unuaj ricevintoj de la Pac-premio, kun Frédéric Passy

La unua Nobel-premio pri paco iris al la sviso Jean Henri Dunant pro sia rolo en la fondo de la Internacia Movado de la Ruĝa Kruco kaj iniciado de la Ĝeneva Konvencio, kaj kune kun la franca pacisto Frédéric Passy, fondinto de la Pacligo kaj aktivulo kun Dunant en la Alianco por Ordo kaj Civilizacio.

Dua MondmilitoRedakti

En 1938 kaj 1939, la Tria Regno de Adolf Hitler malpermesis al tri premiitoj el Germanio (nome Richard Kuhn, Adolf Friedrich Johann Butenandt, kaj Gerhard Domagk) akcepti siajn premiojn.[35] Ili ĉiuj poste povis ricevi la diplomon kaj la medalon.[36] Kvankam Svedio estis oficiale neŭtrala dum la Dua Mondmilito, la premioj estis atribuitaj neregule. En 1939, la Pac-Premio ne estis atribuita. Neniu premio estis atribuita en ajna kategorio el 1940 ĝis 1942, pro la okupacio de Norvegio fare de Nazia Germanio. En la posta jaro, ĉiuj premioj estis atribuitaj escepte tiuj por literaturo kaj paco.[37]

Dum la okupacio de Norvegio, tri membroj de la Norvega Nobel-Komitato fuĝis al ekzilo. La ceteraj membroj evitis persekutadon el la Germanoj kiam la Nobel-Fondaĵo asertis, ke la komitatejo en Oslo estas sveda propraĵo. Tiel ĝi estis sekura rifuĝejo el la germana militistaro, kiu ne estis milite kontraŭ Svedio.[38] Tiuj membroj tenis la laboron de la komitato funkcianta, sed ne atribuis premiojn. En 1944, la Nobel-Fondaĵo, kun la tri membroj en ekzilo, sekurigis, ke estu nomumoj por la Pac-Premio kaj la premio estis atribuita unufoje plu.[35]

Nobel-premio pri ekonomikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nobel-premio pri ekonomiko.
 
Mapo de Nobel-premiitoj laŭ landoj.

En 1968, la Sveda Centra Banko nome Sveriges Riksbank celebris sian 300an datrevenon donacante grandan monkvanton al la Nobel-Fondaĵo por esti uzata por premio honore de Alfred Nobel. La venontan jaron, la Premio pri ekonomiko de la Sveda Nacia Banko je la memoro de Alfred Nobel estis atribuita por la unua fojo. La Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj iĝis responsa por elekto de premiotoj. La unuaj premiitoj por la Ekonomika Premio estis Jan Tinbergen kaj Ragnar Frisch "ĉar estis disvolvigintaj kaj aplikintaj dinamikajn modelojn por la analizo de ekonomikaj procezoj".[39][40] La stabanaro de la Nobel-Fondaĵo decidis post tiu aldono, ke ĝi ne akceptos pluajn novajn premiojn.[41]

Polemikoj kaj kritikojRedakti

Polemikoj pri premiitojRedakti

 
Kiam oni anoncis, ke al Henry Kissinger oni atribuos la Pac-Premion, du el la Norvegaj Nobelkomitatanoj rezignis proteste.

Inter aliaj kritikoj, la Nobelkomitatoj estis akuzitaj pro politika tendencismo, kaj pro neglekto de pli meritplenaj kandidatoj. Ili estis akuzitaj ankaŭ pro eŭropcentrismo, speciale pro la Literatura Premio.[42][43][44]

Pac-Premio

Inter la plej kritikitaj Nobel-Pacpremioj estas tiu atribuita al Henry Kissinger kaj Lê Đức Thọ. Tio kondukis fakte al rezigno de du norvegaj Nobelkomitatanoj.[45] Al Kissinger kaj Thọ oni atribuis la premion por la negocado de batalhalto inter Norda Vjetnamio kaj Usono en la Vjetnama Milito en Januaro 1973. Tamen, kiam la premio estis atribuita, ambaŭ flankoj estis ankoraŭ batalantaj.[46] Kritikistoj simpatiantaj al Nordvjetnamio denuncis, ke Kissinger ne estis pac-faranto sed tute male, responsa pro la ampleksigo de la milito. Tiuj malamikaj de la Nordo kaj kiuj konsideris trompajn praktikojn dum la negocado estis senigitaj de la oportuno kritiki Lê Đức Thọ, kiam li mem malakceptis la premion.[47][48] La satiristo kaj muzikisto Tom Lehrer rimarkigis, ke la "politika satiro iĝis eksmoda kiam oni atribuis al Henry Kissinger la Nobel-Pacpremion."[49]

Yasser Arafat, Shimon Peres, kaj Yitzhak Rabin ricevis la Pac-Premion en 1994 pro siaj klopodoj pacigi inter Israelo kaj Palestino.[47][50] Tuj post la anonco de la premio, unu el la kvin norvegaj Nobelkomitatanoj denuncis Arafat kiel teroristo kaj rezignis.[51] Aldonaj kritikoj pri Arafat estis amplekse esprimitaj en diversaj gazetoj.[52] Kaj same Peres kaj Rabin estis kritikitaj kiel regantoj de landoj kiuj elturniĝas pere de milito kaj militokupacio, kaj aparte Peres unuflanke, dum Rabin estis partikulare kritikita de dekstraj sektoroj lialandaj.[53]

Alia polemika Pac-Premio estis tiu atribuita al Barack Obama en 2009.[54] Nomumoj fermiĝis nur dekunu tagojn post Obama enposteniĝis kiel Prezidanto de Usono, sed la fakta pritaksado okazis dum la venontaj ok monatoj.[55] Obama mem asertis, ke li ne sentas sin meritanta la premion, aŭ meritanta la kompanion en kiu ĝi estas metanta lin.[56][57] Pasintaj Pac-Premiitoj havis diversajn opiniojn, kelak diris, ke Obama meritas la premion, kaj aliaj diris, ke li ne estis ankoraŭ sekuriginta la atingojn kiuj meritus tian honoron. La premio de Obama, kun antaŭaj Pac-Premioj por Jimmy Carter kaj Al Gore, pliigis akuzojn de liberalisma partikulara tendenco.[58]

Literatur-Premio

La atribuo en 2004 de la Literatura Premio al Elfriede Jelinek vekis proteston el membro de la Sveda Akademio, Knut Ahnlund. Ahnlund rezignis, pledante, ke la elekto de Jelinek okazigis "nerepareblan damaĝon al ĉiuj progresemaj fortoj, ĝi estis konfuziginta la ĝeneralan rigardon al literaturo kiel arto". Li plendis, ke la verkoj de Jelinek estis "amaso de tekstoj amasigitaj kune sen arta strukturo".[59][60] En 2009 ankaŭ la Literatura Premio al Herta Müller generis kritikojn. Laŭ The Washington Post, multaj usonaj literaturkritikistoj kaj profesoroj tute ne konis ŝian verkaron.[61] Tial tiuj kritikistoj opiniis la premion tro eŭropcentrisma.[62]

Scienco-premioj

En 1949, la neŭrologo António Egas Moniz ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino pro sia disvolvigo de la antaŭfronta leŭkotomio. La antaŭan jaron, Dro. Walter Freeman estis disvolviginta version de tiu proceduro kiu estus pli rapida kaj facile plenumebla. Parte pro la reklamado fare ĉirkaŭ la origina proceduro, la proceduro de Freeman estis preskribita sen konsidero por la nuntempa medicina etiko. Promociita de influaj publikaĵoj kiaj The New England Journal of Medicine, leŭkotomio aŭ "lobotomio" iĝis tiom populara ke ĉirkaŭ 5 000 lobotomioj estis praktikitaj en Usono en la tri jaroj tuj post la ricevo de Moniz de la Premio.[63][64]

Ignoritaj atingojRedakti

 
Mahatma Gandhi, kvankam nomumita kvin fojojn, neniam ricevis la Nobel-premion pri paco.

Kvankam Mahatma Gandhi, ikono de la movadoj per kaj por senperforto en la 20-a jarcento, estis nomumita por la Nobel-premio pri paco kvin fojojn, nome en 1937, 1938, 1939, 1947, kaj kelkajn tagojn antaŭ li estis murdita la 30an de Januaro 1948, al li neniam estis atribuita la premio.[65][66][67]

En 1948, la jaron de la morto de Gandhi, la Norvega Nobelkomitato decidis ne atribui la premion tiun jaro sur la bazo ke "ne estis taŭga vivanta kandidato".[65][68]

En 1989, tiu neglekto estis publike bedaŭrita, kiam la 14a Dalai Lama ricevis la Pac-premion, kaj la proparolanto de la komitato diris, ke tion oni faris "parte kiel omaĝo al la memoro de Mahatma Gandhi".[69]

Geir Lundestad, Sekretario de la Norvega Nobelkomitato en 2006, diris,

 
 La plej granda neglekto en nia 106-jara historio estas sendube, ke Mahatma Gandhi neniam ricevis la Nobel-Pacpremion. Gandhi povis elturniĝi sen la Nobel-Pacpremio. Ĉu la Nobelkomitato povas elturniĝi sen Gandhi estas la afero.[70] 

Aliaj alt-profilaj individuoj kun amplekse agnoskitaj kontribuoj al paco estis same preteratentitaj. Artikolo en la gazeto Foreign Policy identigis sep personojn kiuj "neniam ricevis la premion, sed estus devintaj ricevi ĝin". La listo konsistis el Gandhi, Eleanor Roosevelt, Václav Havel, Ken Saro-Wiwa, Sari Nusseibeh, Corazon Aquino, kaj Liu Xiaobo.[67] Liu Xiaobo finfine ricevis la Nobel-premion pri paco en 2010 estante enprizonigita.

En 1965, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj U Thant estis informita fare de la Norvega Permanenta Reprezentanto en UN ke la premio de tiu jaro estus atribuita al li kaj demandis kun ĉu li akceptos la ricevon. Li konsultis sian stabanaron kaj poste respondis, ke li akceptos. Samtempe, proparolanto Gunnar Jahn de la Nobela Pacpremia Komitato, forte grupopremis kontraŭ la atribuon de la premio al U Thant kaj tiu estis lastminute atribuita al UNICEF. La cetero de la komitato entute deziris, ke la premio iru al U Thant, pro sia laboro mildigante la tension de la Kariba krizo, klopodante la finon de la milito en Kongo, kaj ankoraŭ perante por fini la Vietnaman Militon. La malkonsento daŭris tri jarojn kaj en 1966 kaj 1967 oni ne atribuis la premion, dum Gunnar Jahn efektive vetois la premion al U Thant.[71][72]

 
James Joyce, unu el la polemikaj neglektoj de la Literatura Premio.

Ankaŭ la Literatura Premio havis polemikajn neglektojn. Adam Kirsch sugestis, ke multaj elstaraj verkistoj ne ricevis la premion pro politikaj aŭ aliaj ekster-literaturaj tialoj. La forta fokuso al eŭropaj kaj precize al svedaj aŭtoroj estis celo de kritikoj.[73][74] La eŭropcentrisma naturo de la premio estis rekonita de Peter Englund, Permanenta Sekretario de la Sveda Akademio en 2009, kiel problemo por la premio kaj estis atribuita al la tendenco de la akademianoj rilati pli al eŭropaj verkistoj.[75] Tiu tendenco al eŭropaj aŭtoroj ĉiuokaze lasis ankaŭ multaj eŭropajn verkistojn en la listo de elstaruloj kiuj estis preteratentitaj de la Literatura Premio, kiel Lev Tolstoj, Anton Ĉeĥov, J. R. R. Tolkien, Émile Zola, Marcel Proust, Vladimir Nabokov, James Joyce, August Strindberg, Simon Vestdijk, Karel Čapek, same kiel la amerikanoj Jorge Luis Borges, Ezra Pound, John Updike, Arthur Miller, Mark Twain, kaj la afrikdevena Chinua Achebe.[76]

Kandidatoj povas ricevi multajn nomumojn en la sama jaro. Gaston Ramon ricevis totalon de 155[77] nomumojn en fiziologio aŭ medicino de 1930 ĝis 1953, la lastan jaron kun publika nomuma informo por la premio ĝis 2016. Li mortis en 1963 sen ricevi la premion. Pierre Paul Émile Roux ricevis 115[78] nomumojn en fiziologio aŭ medicino, kaj Arnold Sommerfeld ricevis 84[79] en fiziko. Tiuj estas la tri plej nomumitaj sciencistoj sen premio laŭ la informoj publikigitaj ĝis 2016.[80] Otto Stern ricevis 79[81] nomumojn en fiziko en 1925–1943 antaŭ ricevi la premion en 1943.[82]

Ankaŭ la strikta regulo kontraŭ premio al pli ol tri personoj estas polemika.[83] Kiam premio estas aljuĝita por agnoski atingon pere de teamo de pli ol tri kunlaborantoj, unu aŭ pliaj forfalas. Por ekzemplo, en 2002, la premio estis atribuita al Koichi Tanaka kaj John Fenn pro la disvolvigo de amasa spektrometrio en proteinkemio, premio kiu ne agnoskis la atingojn de Franz Hillenkamp kaj Michael Karas de la Instituto por Fizika kaj Teoria Kemio de la Universitato de Frankfurto.[84][85] Laŭ unu el la nomumitaj por la premio en fiziko, la tripersona limigo senigis lin kaj du aliajn membrojn de sia teamo el la honoro en 2013: la teamo de Carl Hagen, Gerald Guralnik kaj Tom Kibble publikigis artikolon en 1964 kiu havigis respondojn al la demando kiel ekis la kosmo, sed ĝi ne kunhavis en 2013 la Fizikan Premion atribuita al Peter Higgs kaj François Englert, kiuj same publikigis artikolojn en 1964 pri la sama temo. Ĉiuj kvin fizikistoj alvenis al la sama konkludo, kvankam el diferencaj perspektivoj. Hagen plendas, ke egalema solvo estus aŭ abandoni la tripersonan limigan restrikton, aŭ etendi la tempoperiodon de agnosko por difinita atingo al du jaroj.[86]

Simile, la malpermeso por postmortaj premioj malsukcesis agnoski atingojn fare de individuo aŭ kunlaboranto kiu mortas antaŭ la aljuĝado de la premio. La Ekonomika Premio ne estis atribuita al Fischer Black, kiu mortis en 1995, kiam lia kunaŭtoro Myron Scholes ricevis la honoron en 1997 pro sia mejloŝtona laboro pri prezopcioj kun Robert C. Merton, alia pioniro en la disvolvigo de pritaksado de borsopcioj. En la anonco de la premio de tiu jaro, la Nobelkomitato elstare menciis la ŝlosilan rolon fare de Black.

Politikaj entrudoj povas bari la aliron al propra rekono. Lise Meitner kaj Fritz Strassmann, kiuj kunmalkovris nuklean fision kun Otto Hahn, ne kunricevis kun Hahn en 1944 parton de la Nobel-kemia Premio ĉar ili fuĝis el Germanio kiam Nazioj enpoviĝis.[87] La roloj de Meitner kaj Strassmann en tiuj esploroj ne estis tute agnoskitaj ĝis post jaroj, kiam ili kuniĝis kun Hahn en la ricevo en 1966 de la Premio Enrico Fermi.

Emfazo al malkovroj anstataŭ al inventojRedakti

Alfred Nobel lasis sian riĉon por financi ĉiujarajn premiojn honore "al tiuj kiuj, dum la antaŭa jaro, estu haviginta la plej grandan profiton al la homaro".[88] Li asertis, ke la Nobel-premioj en Fiziko estu donitaj "al la persono kiu havigis la plej gravan 'malkovron' aŭ 'inventon' ene de la fako de fiziko". Nobel ne emfazis malkovrojn, sed ili historie estis metitaj en pli alta konsidero fare de la Nobelpremia Komitato ol inventoj: 77% de la Fizikaj Premioj estis donitaj al malkovroj, kompare kun nur 23% al inventoj. Christoph Bartneck kaj Matthias Rauterberg, en artikoloj publikigitaj en Nature kaj Technoetic Arts, argumentis, ke la emfazo al malkovroj forigis la Nobelpremion el ties origina intenco premii la plej grandan kontribuon al la socio.[89][90]

Seksa malegalecoRedakti

 
Estis totalo de 57 Nobel-premiitinoj kompare kun 873 Nobel-virpremiitoj. Plej Nobel-premiitinoj ricevis sian premion en la paca kaj literatura kategorioj. Marie Curie estis la unua virino kiu ricevis la Nobel-premion, en 1903, kaj la nura virino kiu ricevis ĝin dufoje. En la grafiko viroj en verda koloro kaj virinoj en viola.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nobel-premiitinoj.

Ĉe la plej prestiĝaj premioj en la fakoj STEM (scienco, teknologio, inĝenierado kaj matematiko), nur malgranda proporcio estis havigitaj al virinoj. El 210 premiitoj en Fiziko, 181 en Kemio kaj 216 en Medicino inter 1901 kaj 2018, estis nur tri premiitinoj en fiziko, kvin en kemio kaj 12 en medicino.[91][92][93][94] Faktoroj proponitaj kiel kontribuintaj al la malegaleco inter tio kaj la preskaŭ egaleca homa seksa proporcio estas la tendencemaj nomumoj, la pli malmultaj virinoj ol viroj estantaj aktivaj en elstaraj fakoj, Nobel-premioj tipe atribuitaj jardekojn post la faro de la esplorado (respegulante tempon en kiu seksa tendenco en elstaraj fakoj estis pli granda), pli granda prokrasto en la atribuo de Nobel-premioj por atingoj de virinoj konsiderante iliajn longvivecon gravan faktoron ĉe virinoj (oni ne povas esti nomumita al Nobel-premio postmorte), kaj tendenco neglekti virinojn se temas pri kunhavo de Nobel-premioj.[95][96][97][98][99][100] Spite tiujn faktorojn, Marie Curie estas ĝis nun la nura persono kiu ricevis Nobel-premiojn en du diferencaj sciencoj (fiziko en 1903, kemio en 1911); ŝi estas unu el nur tri personoj kiuj ricevis du Nobel-premiojn en sciencoj. Aparte, Malala Yousafzai estas la plej juna persono kiu iam ricevis Nobelan Pacpremion. Kiam ŝi ricevis ĝin en 2014, ŝi estis nur 17-jaraĝa.[101]

Statuso de la Ekonomika PremioRedakti

Peter Nobel, el la Nobel-familio, priskribas la Premion pri ekonomiko de la Sveda Nacia Banko je la memoro de Alfred Nobel kiel "falsa Nobel-premio". S-ro Nobel diras, ke la premio dishonoras lian parencon Alfred Nobel, laŭ kiu la premio estas nomita. Peter konsideras ekonomikon kiel pseŭdoscienco.[102][103]

DiversaĵojRedakti

Por aliaj fakoj, estas premioj, kiujn oni konsideras ekvivalentaj al la Nobel-premio, kiel:

Ekzistas ankaŭ parodio de la Nobel-premio, la Ig-Nobel-Premio, kies nomo estas vortludo en la angla kaj kiu estas premiita ĉiujare mokante ne-refareblajn aŭ ne-refarindajn atingojn.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. "Which country has the best brains?", BBC News, 8a oktobro 2010. Kontrolita 6a de decembro 2011.
  2. "Montreal-born scientist dies before Nobel honour", CBC News, 3a de oktobro 2011. Kontrolita 3a de oktobro 2011.
  3. . Evolution of National Nobel Prize Shares in the 20th century.
  4. Nobel Prize Awarded Women. Nobel Prize. Konsultita en la 20a de marto de 2014.
  5. Shalev, p. 8
  6. Levinovitz, p. 5
  7. Levinovitz, p. 11
  8. Golden, Frederic, "The Worst And The Brightest", Time, Time Warner, 16a de oktobro 2000. Kontrolita 9a aprilo 2010.
  9. Sohlman, p. 7
  10. von Euler, U. S., "The Nobel Foundation and its Role for Modern Day Science" (PDF), Die Naturwissenschaften, Springer-Verlag, 6a de junio 1981. Kontrolita 21a de januaro 2010.
  11. 11,0 11,1 . Alfred Nobel's last will and testament. The Local (5a oktobro 2009). Alirita 11a de junio 2010.
  12. Abrams, p. 7
  13. 13,0 13,1 Levinovitz, pp. 13–25
  14. Abrams, pp. 7–8
  15. Crawford, p. 1
  16. "Financial Management" (8a de Novembro 2021). Alirita 8a de Novembro. “Nobel stipulated in his will that most of his estate, more than SEK 31 million (today approximately SEK 1,794 million) should be converted into a fund and invested in “safe securities”.”.
  17. Levinovitz, p. 14
  18. (30a de Aprilo 1996) “Nobel Prize Funded from Baku”, Azerbaijan International. Alirita 18a de Marto 2019.. 
  19. Levinovitz, p. 15
  20. Feldman, p. 16
  21. Levinovitz, pp. 17–18
  22. 22,0 22,1 Levinovitz, pp. 15–17
  23. 23,0 23,1 "Rabatter räddar Nobelfesten", 2a de Decembro 2012. (norvege)
  24. Nobel-Stiftung: Noble Sorgen (germane). Arkivita el la originalo je 4a de Julio 2009. Alirita 19a de Marto 2019.
  25. Feldman, p. 134
  26. Leroy, pp. 117–118
  27. Levinovitz, p. 77
  28. Crawford, p. 118
  29. Levinovitz, p. 81
  30. Feldman, p. 205
  31. Levinovitz, p. 144
  32. Feldman, p. 69
  33. Feldman, pp. 242–244
  34. Leroy, p. 233
  35. 35,0 35,1 Levinovitz, p. 23
  36. Wilhelm, p. 85
  37. All Nobel Laureates. Nobel-Fondaĵo. Alirita 15a de Januaro 2010.
  38. Abrams, p. 23
  39. Feldman, p. 343
  40. Levinovitz, p. 207
  41. Levinovitz, p. 20
  42. Abrams, p. xiv
  43. Feldman, p. 65
  44. Tuohy, William, "Literature Award Hardest for Nobel Prize Panel", 20 September 1981, paĝo 58.
  45. de Sousa, Ana Naomi, "Top ten Nobel Prize rows", 9a de Oktobro 2009.
  46. Abrams, p. 219
  47. 47,0 47,1 Feldman, p. 315
  48. Abrams, p. 315
  49. "When Kissinger won the Nobel peace prize, satire died", The Guardian.
  50. Levinovitz, p. 183
  51. Feldman, pp. 15–16
  52. Abrams, pp. 302–306
  53. "Nobel's regrets on Peres award" bbc.co.uk, 5a de Aprilo, 2002. Alirita la 17an de Decembro 2021.
  54. "Surprise Nobel for Obama Stirs Praise and Doubts", The New York Times, 9a de Oktobro.
  55. Philp, Catherine, "How the Nobel Peace Prize winner is decided", 10a de Oktobro 2009.
  56. "Obama is surprise winner of Nobel Peace Prize", Reuters, 9a de Oktobro 2009.
  57. Remarks by the President on winning the Nobel Peace Prize. whitehouse.gov (9a de Oktobro 2009). Alirita 1a de Aprilo 2010.
  58. Naughton, Philippe, "President Obama humbled: I do not deserve the Nobel Peace Prize", 9a de Oktobro 2009.
  59. "Who deserves Nobel prize? Judges don't agree", Today, 11a de Oktobro 2005.
  60. "Nobel judge steps down in protest", BBC News, 11a de Oktobro 2005.
  61. Jordan, Mary, "Author's Nobel Stirs Shock-and-'Bah'", 9a de Oktobro 2009.
  62. (8a de Oktobro 2009) “NOBEL PRIZE WINNER: Herta Muller”, The Huffington Post. Alirita 31a de Marto 2010.. 
  63. Feldman, pp. 286–289
  64. Day, Elizabeth, "He was bad, so they put an ice pick in his brain...", The Guardian, 12a de Januaro 2008.
  65. 65,0 65,1 . Mahatma Gandhi, the Missing Laureate. Nobel Foundation (1a de Decembro 1999). Arkivita el la originalo je 5a de Julio 2013. Alirita 24a de Oktobro 2020.
  66. Levinovitz, pp. 181–186
  67. 67,0 67,1 Kenner, David, "Nobel Peace Prize Also-Rans", Foreign Policy, 7a de Oktobro 2009, paĝoj 1–7.
  68. Abrams, pp. 147–148
  69. . The Nobel Prize in Peace 1989 – Presentation Speech. Nobel Fondaĵo. Alirita 24a de Oktobro 2020.
  70. Relevance of Gandhian Philosophy in the 21st century. icrs.ugm.ac.id
  71. The Nobel Peace Prize 1901–2000. Alirita 25a de Februaro 2014.
  72. Nassif, Rames. (31a de Decembro 1988) U Thant in New York: A Portrait of the Third Secretary-General of the United Nations. Hurst. ISBN 978-1850650454.
  73. (3a de Oktobro 2008) “The Nobel Committee has no clue about American literature”, Slate. Alirita 31a de Marto 2010.. 
  74. Fristorp, Mimmi, "Akademien väljer helst en europé", 8a de Oktobro 2008. (svede)
  75. "Judge: Nobel literature prizes 'too Eurocentric'", The Guardian, 6a de Oktobro 2009.
  76. Feldman, pp. 56–57
  77. Nomination Database: Gaston Ramon. Alirita 7a de Januaro 2017.
  78. Nomination Database: Emile P Roux. Alirita 7a de Januaro 2017.
  79. Nomination Database: Arnold Sommerfeld. Alirita 7a de Januaro 2017.
  80. (11a de Oktobro 2016) “Close but no Nobel: the scientists who never won”, Nature. doi:10.1038/nature.2016.20781. Alirita 7a de Januaro 2017.. 
  81. Nomination Database: Otto Stern. Alirita 7a de Januaro 2017.
  82. Crawford, Elisabeth, "Nobel population 1901–50: anatomy of a scientific elite", Novembro 2001.
  83. Levinovitz, p. 61
  84. . News Analysis: Nobel Prize Controversy. The Scientist (4a de Decembro 2001). Alirita 28a de Oktobro 2006.
  85. Dawidoff, Nicholas, "The Civil Heretic", 25a de Aprilo 2009.
  86. Goodman, James, "UR prof disappointed in Nobel Prize decision".
  87. (1997) “A Nobel Tale of Postwar Injustice”, Physics Today 50 (9), p. 26–32. doi:10.1063/1.881933. 
  88. Excerpt from the Will of Alfred Nobel. nobelprize.org
  89. (9a de Aŭgusto 2007) “Physics Nobels should favour inventions”, Nature 448 (7154), p. 644. doi:10.1038/448644c. 
  90. (2008) “The asymmetry between discoveries and inventions in the Nobel Prize in Physics”, Technoetic Arts: A Journal of Speculative Research 6, p. 73. doi:10.1386/tear.6.1.73_1. 
  91. Nobel Prize Facts, Nobel Foundation, 2014. (alirita la 29an de Oktobro 2014)
  92. (2015) A Complex Formula: Girls and Women in Science, Technology, Engineering and Mathematics in Asia. Paris: UNESCO, p. 23. ISBN 978-92-9223-492-8.
  93. Nobel Prize in Chemistry Nobel Foundation 2018 (alirita la 3an de Oktobro 2018)
  94. Nobel Prize in Physiology or Medicine Nobel Foundation 2018. (alirita la 3an de Oktobro 2018)
  95. "Nobel Prizes still struggle with wide gender disparity", CBC News, 1a de Oktobro 2018. (angle)
  96. Why more women don't win science Nobels”, The Conversation (en). Alirita 12a de Decembro 2018.. 
  97. The Nobel Prize committee explains why women win so few prizes (angle). Alirita 12a de Decembro 2018.
  98. Devlin, Hannah, "Why don't women win Nobel science prizes?", 6a de Oktobro 2017. (en-GB)
  99. Rose, Hilary. (1994) Love, Power, and Knowledge: Towards a Feminist Transformation of the Sciences (angle). Indiana University Press. ISBN 978-0253209078.
  100. (18a de Oktobro 2018) “These 5 Women Deserved, And Were Unjustly Denied, A Nobel Prize In Physics”, Medium. Alirita 12a de Decembro 2018.. 
  101. What We Can Learn from These 3 Empowering Women.
  102. The Local - Nobel descendant slams Economics prize (14a de Oktobro, 2007). Arkivita el la originalo je 2007-10-14.
  103. . Abolish the Nobel in Economics, Many Scientists Agree (1a de Januaro 2004).

BibliografioRedakti

  • Abrams, Irwin (2001). The Nobel Peace Prize and the Laureates. Watson Publishing International. ISBN 0-88135-388-4. [1]
  • Crawford, Elizabeth T (1984). The Beginnings of the Nobel Institution – The Science Prizes, 1901–1915 (First ed.). Maison des Sciences de l'Homme & Cambridge University Press. ISBN 0-521-26584-3. [2]
  • Feldman, Burton (2001). The Nobel prize: a history of genius, controversy, and prestige. Arcade Publishing. ISBN 1-55970-592-2. [3]
  • Gribbin, John (1985). In Search of Schrödinger's Cat: Quantum Physics and Reality. Corgi. ISBN 0-552-12555-5.
  • Jones, Brenn (2003). Learning about love from the life of Mother Teresa. PowerKids Press. ISBN 0-8239-5777-2. [4]
  • Levinovitz, Agneta Wallin (2001). Nils Ringertz, ed. The Nobel Prize: The First 100 Years. Imperial College Press and World Scientific Publishing. ISBN 981-02-4664-1. [5]
  • Leroy, Francis (2003). A century of Nobel Prizes recipients: chemistry, physics, and medicine. CRC Press. ISBN 0-8247-0876-8. [6]
  • Pais, Abraham (1983). Subtle Is the Lord: The Science and the Life of Albert Einstein (3a eld.). Oxford University Press. ISBN 0-19-520438-7. OCLC 8195995. [7]
  • Shalev, Baruch Aba (2005). 100 years of Nobel prizes (Third ed.). The Americas Group. ISBN 978-0-935047-37-0. [8]
  • Sohlman, Ragnar (1983). The Legacy of Alfred Nobel – The Story Behind the Nobel Prizes. The Nobel Foundation.
  • Söderlind, Ulrica (2010). The Nobel Banquet. World Scientific Publishing. [9]
  • Wilhelm, Peter (1983). The Nobel Prize. Springwood Books. ISBN 978-0-86254-111-8. [10]

Eksteraj ligilojRedakti