Myron Samuel SCHOLES ([ʃ|oʊ|l|z];[1] 1a de Julio, 1941) estas kanada-usona financa ekonomikisto. Scholes estas Frank E. Buck Profesoro de Financo, Emerita, en la Stanford Graduate School of Business, Nobel-premiito pri Ekonomiko, kaj kun-kreinto de la modelo pri prezopcioj Black–Scholes. Scholes estas nuntempe prezidanto de la Stabanaro de Ekonomikaj Konsilisoj de Stamos Capital Partners. Antaŭe li estis prezidanto de Platinum Grove Asset Management kaj servis ankaŭ en la stabanaroj de Dimensional Fund Advisors kaj de American Century Mutual Fund kaj en la konsilantaro de Cutwater Advisory Board. Li estis ĉefa kaj limigita partnero de Long-Term Capital Management kaj administra direktoro de Salomon Brothers. Aliaj postenoj kiujn Scholes tenis estas Edward Eagle Brown Profesoro de Financo en la Universitato de Ĉikago, veterana esploristo en la Hoover Institucio, direktoro de la Centro por Esplorado en Sekurecprezoj, kaj profesoro de financo en la Sloan School of Management de la MIT. Scholes doktoriĝis en la Universitato de Ĉikago.

Myron Scholes
Nobel-premiito
Persona informo
Myron Samuel Scholes
Naskiĝo 1-an de julio 1941 (1941-07-01) (82-jaraĝa)
en Timmins
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato McMasterUniversitato de Ĉikago • Westdale Secondary School vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • matematikisto • scienca esploristo vd
Laborkampo ekonomiko vd
Doktoreca konsilisto Merton Miller vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1997, Scholes – kun Robert C. Merton – ricevis la Nobel-premion pri ekonomiko pro metodo determini la valoron de derivaĵoj. Tiu modelo havigas konceptigan kadron por valorigi opciojn, kiel aĉet-opcioj aŭ vend-opcioj, kaj estas referencata kiel modelo Black–Scholes.

Notoj redakti

  1. Scholes on merriam-webster.com. Alirita 20a de Oktobro 2012.

Eksteraj ligiloj redakti