La neologismo aŭdito estas esperantlingva termino paralela al nacilingvaj vortoj audit, kiuj baziĝas je la latina samforma verbo audit ("li, ŝi aŭ ĝi aŭdas"), sed ekster la latina lingvo uziĝas en substantiva senco: Temas pri ekzamenado de procezoj en entrepreno aŭ organizaĵo, fare de fakulaj ne-membroj de tiu entrepreno aŭ organizaĵo, kun la celo prijuĝi tiujn procezojn rilate al (laŭeble plej bona) plenumo de funkciaj postuloj kaj de (eksteraj kaj internaj) regularoj. Ofte tiaj ekzamenoj okazas kadre de organiza mekanismo nomata "kvalita manaĝerado". Kvankam ankoraŭ ne akceptita en plej multaj Esperanto-vortaroj, ekzemple netrovebla en PIVReta Vortaro, la termino aŭdito aktive uzatas, ankaŭ en la esperantlingva vikipedio. La ekster-organizaĵaj fakuloj, kiuj plenumas aŭditajn ekzamenojn post speciala aŭdita trejniĝo, nacilingve laŭ latinlingva personigo ofte nomatas auditor kaj sekve en Esperanto foje per plia neologismo titoliĝas "aŭditoro", kvankam lingve la formo "aŭditanto" aŭ "aŭditisto" same funkcias kaj evitas aldonan vortradikon.

Pro influo de la angla lingvo, la nelogismoj aŭdito kaj aŭditoro pli kaj pli anstataŭas la tradiciajn esperantajn terminojn revizio kaj revizoro.

En juro de la katolika eklezio, aŭdito krome estas eklezia juĝa proceso kaj aŭditoro juĝ-oficisto en tia proceso.[1]

Referencoj redakti