Frédéric Passy
Frédéric PASSY (La 20-an de majo 1822 - La 12-an de junio 1912 ) estis franca ekonomikisto kaj ŝtatisto kiu subtenis la liberecon komercan kaj pacismon.
Frédéric Passy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de majo 1822 en Parizo | ||||
Morto | 12-an de junio 1912 (90-jaraĝa) en Neuilly-sur-Seine | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Condorcet Gimnazio Louis-le-Grand vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Passy family vd | ||||
Edz(in)o | Marie Blanche Passy (en) vd | ||||
Infanoj | Jean Passy (en) , Marie-Alix Passy (en) vd | ||||
Parencoj | Antoine Cartier d'Aure (en) (praonklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto politikisto diplomato vd | ||||
Laborkampo | Ekonomikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskita en Parizo en 1822 de Felix Passy, kiu batalis en la Batalo de Waterloo, kaj de Marie-Louise-Pauline Passy.
En 1867 li fondis la Ligue Internationale et Permanente de la Paix, Société Française des Amis de la Paix, kaj en 1870 la Société Française pour l'Arbitrage entre Nations (Asocion por Arbitracio inter Nacioj). Li laboris por la malmuntado de armilaroj kaj por internacia arbitracio.
Sidante en la Ĉambro de Deputitoj, Passy disvolvis la Interparlamentan Konferencon (poste la Interparlamentan Union) kun brita parlamentano William Randal Cremer.
Danke al liaj agoj, Passy ricevis la Nobel-pacpremion en 1901 kune kun Henri Dunant, fondinto de Ruĝa Kruco.
Liaj ĉefaj verkoj
redakti- "Maltuso kaj liaj instruoj"
- "Historio de laboro"
- "Solidareco de Kapitalo kaj Laboro"