Elfriede Jelinek

aŭstra verkisto

Elfriede JELINEK [elfride JElinek] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1946) estas aŭstra ĉeĥdevena verkistino. En 2004 ŝi gajnis la Nobel-premion pri Literaturo "la muzika fluo de voĉoj kaj kontraŭvoĉoj en siaj romanoj kaj teatraĵoj, kio malkaŝas kun eksterordinara lingva fervoro la absurdaĵon de sociaj kliŝoj kaj ilia sklaviga potenco."

Elfriede Jelinek
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Elfriede jelinek 2004 small.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1946 (1946-10-20) (74-jara)
en Mürzzuschlag
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Alma mater Pamer • Konservatorium Wien [#]
Partio Komunista Partio de Aŭstrio [#]
Subskribo Elfriede Jelinek
Familio
Edz(in)o Gottfried Hüngsberg [#]
Parencoj Walter Felsenburg [#]
Profesio
Okupo verkistodramaturgoscenaristo • poeto • tradukisto • romanisto • aŭtoro • libretisto • literaturkritikisto [#]
Laborkampo poezio [#]
Aktiva en MunkenoVieno [#]
Aktiva dum 1987– [#]
Verkado
Verkoj The Piano Teacher ❦
Women as Lovers ❦
The Children of the Dead [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Elfriede Jelinek naskiĝis en Mürzzuschlag, Steiermark. Ŝia patrino estis librotenistino kaj la patro, de ĉeĥa-juda deveno, estis kemiisto. Pro sia militotaŭga profesio li ne spertis la persekuton de la nazioj, sed devis labori en la armilindustrio. En la 1950-aj jaroj li psike malsaniĝis, kaj en 1969 li mortis en psikiatria hospitalo.

Elfriede Jelinek do estis edukata ĉefe de sia patrino. La knabino vizitis katolikan infanĝardenon, poste monaĥejan lernejon kun ege striktaj reguloj. Ŝia granda moviĝemo igis la monaĥinojn, doni la knabinon en psikiatrejon por infanoj – kvankam kuracistoj konstatis ke ŝia konduto estas ene de la normo.

Krome la patrino planis fari el la knabino genian muzikistinon. Jam kiel etulino Elfriede devis okupiĝi pri pluraj muzikinstrumentoj (piano, fluto, gitaro, violono kaj aldviolono). En la aĝo de 13 jaroj ŝi krom gimnazion vizitis konservatorion en Vieno, studis tie ludi orgenon, pianon kaj fluton.

Post la abiturienta ekzameno ŝi unuafoje psike kolapsis, tamen ekstudis arthistorion kaj teatran sciencon. En 1967 ŝi pro psikaj problemoj ĉesigis la studadon, poste ŝi pasigis unu jaron izolite en sia hejmo. Dum tiu tempo ŝi komencis verki. Ŝiaj unuaj poemoj baldaŭ aperis presite, sed ŝia unua romano bukolit, verkita en 1968, publikiĝis nur 1979.

Post la morto de sia patro ŝi pli kaj pli saniĝis kaj engaĝiĝis politike. Dum kelkaj monatoj ŝi vivis en maldekstreca komunumo. En la jaro 1971 ŝi per orgeno-ekzameno finis la konservatorion.

Ŝian plian literaturan agadon forte influis la teorioj de Roland Barthes, pri kiuj ŝi verkis la eseon die endlose unschuldigkeit. En 1972 Elfriede Jelinek transloĝiĝis al Berlino, sed post unu jaro ŝi revenis al Vieno. En la jaro 1974 ŝi iĝis membrino de la Komunisma Partio de Aŭstrio, samjare ŝi edziniĝis al Gottfried Hüngsberg. Poste ŝi vivis alterne en Vieno kaj Munkeno. Sian partion ŝi en 1991 forlasis.

Literaturan famon Elfriede Jelinek gajnis per la romano Die Liebhaberinnen (1975). Ŝi tiutempe krome verkis radiodramojn. La titolo Die Ausgesperrten komence de la 1980-aj jaroj aperis sinsekve kiel radiodramo, romano kaj filmo.

Unuan skandalon ŝi kaŭzis en 1983, per la dramo Burgtheater, kiu malkaŝis kaj kritikis faŝismajn ideologiojn en la moderna aŭstra socio. En la sama jaro aperis la romano Die Klavierspielerin, temanta pri fiaskinta pianistino, kies aŭtoritatema patrino malebligis al ŝi memstaran vivon kun normalaj interhomaj rilatoj.

Grandajn disputojn rikoltis la romano Lust (= Volupto), kiu publikiĝis en la jaro 1989. Recenzentoj priskribis la verkon virina pornografiaĵo, kaj anoj de la dekstreca partio FPÖ atakis la verkistinon sur afiŝoj dum la balotbatalo.

Ĝis nun la personeco kaj la verkaro de Elfriede Jelinek estas forte pridisputataj. Ŝia stilo estas sarkasma kaj provokema, ŝia kritikemo ŝajnas senlima. En ŝia lingvaĵo abundas drastaj metaforoj, vulgaraĵoj kaj obscenaĵoj. Tamen granda aro da subtenantoj fervore laŭdas ŝian manieron, kritiki la socion kaj la klopodojn lingve vualigi maljustaĵojn.

Elfriede Jelinek gajnis aron da altrangaj literaturpremioj, i.a. la Heinrich-Böll-Preis (1986), la Georg-Büchner-Preis (1998) kaj la Premion Nobel de Literaturo en 2004.

StiloRedakti

Jelinek forte parolas kontraŭ la maljustaĵoj de publika, politika kaj privata vivo en aŭstra socio, simile al la stilo de la aŭstra dramisto kaj verkisto Thomas Bernhard antaŭ ŝi. Ŝia stilo estas sarkasma kaj provoka, kaj ŝiaj metaforoj estas evidentaj. Ŝiaj sociaj kritikoj kaj lingva kritiko ne konas limojn: ŝiaj tekstoj estas malĝentilaj, vulgaraj kaj rektaj. Dum jaroj estis disputo inter tiuj, kiuj ofendiĝas pro ŝiaj tekstoj, same kiel ŝia malkaŝa politika statuso, kaj tiuj, kiuj laŭdas ŝin kiel talenta verkisto.

Multaj el ŝiaj tekstoj rilatas rekte al aktualaĵoj, ekzemple rilate al eksterlandanoj kaj kritikoj al la dekstra koalicio en Aŭstrio. Kiel aliaj membroj de la viena grupo, Jelinek adoptis skribon nur per minuskulaj literoj, kontraŭe al la reguloj de la germana lingvo, en kiu ĉiu substantivo malfermiĝas per majusklo.

Krom la Nobel-premio pri literaturo, Jelinek ankaŭ gajnis aliajn premiojn, inkluzive de la "Premio Bichner" (1998), la "Premio Heinrich Heine" (2002), la "Premio Elsa Lasker-Schiller" (2003), la "Franz Kafka Premio" kaj la "Lessing Premio de Kritikismo" (2004).

Listo de verkojRedakti

 

RomanojRedakti

  • wir sind lockvögel baby (1970)
  • Michael (1972)
  • Die Liebhaberinnen (1975)
  • bukolit (1979)
  • Die Ausgesperrten (1980)
  • Die Klavierspielerin (1983)
  • Oh Wildnis, oh Schutz vor ihr (1986)
  • Lust (1989)
  • Die Kinder der Toten (1995)
  • Gier (2000)

DramojRedakti

  • Was geschah, nachdem Nora ihren Mann verlassen hatte (1977)
  • Burgtheater (1983)
  • Krankheit oder Moderne Frauen (1984)
  • Totenauberg (1991)
  • Raststätte (1994)
  • Ein Sportstück (1998)

Eksteraj ligilojRedakti