Sarkasmo laŭ PIV estas akre kaj morde ironia rimarko, do akra kaj malica moko. Sarkasmo estas substantivo originanta en la antikva greka lingvo (σαρκασμός sarkasmós "la disŝiro, la morda moko", de la antikva greka verbo sarkazein "akre moki, buŝe disŝiri, disviandigi" de σάρξ sarks "la kruda viando"). De la antikva greka lingvo la vorto eniris la latinan lingvon ("sarcasmus"), kaj de tie disvastiĝis al pluaj modernaj lingvoj. La esprimo sarkasmo jam uziĝis en al antikva retoriko, ekzemple fare de Demosteno kaj de Cicerono.

Nuntempe sarkasmo estas uzata aparte en politika agitado, por primoki, ataki aŭ senvalorigi ideon, personon aŭ institucion.

De sarkasmo endas diferencigi la fenomenon de sardona rido, en medicina senco mieno, observebla en tetanoso aŭ en toksiĝo per iuj toksaĵoj, ĉe kiu la vizaĝaj muskoloj estas kuntiritaj, kiel ke la malsanulo ŝajnas ridi, sed duasence ankaŭ amara, moka rido iom komparebla al sarkasmo. Kontraŭe al sarkaso, la emocio ligata al sardona rido sen medicina kaŭzo de toksikiĝo tamen ne temas pri akra kaj malica moko, sed pri sento profunde amara, dolora kaj suferanta.

Sarkasmo kaj ironio redakti

En neformala lingvouzo sarkasmo ofte estas konsiderata aparte akra kaj ataka formo de ironio, aŭ aliflanke ironio estas konsiderata milda kaj malpliserioza formo de sarkasmo. Fakte tamen ironio estas retorika tekniko kaj ilo esprimiĝi, dum sarkasmo celas certan intencon de esprimo, sendepende de la retorika formo en kiu la esprimo estas prezentata. Ironio signas esprimojn kiuj formulas la malon de tio kion la esprimanto vere intencas; tio povas okazi kaŝe por protekti la esprimanton ekzemple en diktatora reĝimo, aŭ malkaŝe kiel retorika ilo plifortigi la esprimatan eldiron. Sarkasmo estas amara kaj malica moko sendepende de tio kiel la intenco estas esprimata, ĉu rekte aŭ malrekte per ironio.

Laŭ la germana filozofo Arthur Schopenhauer "la ironio estas objektiva". Ĝi per troigo aŭ maltroigo indikas pri la kontraŭa flanko de temo, kaj humure videbligas, ke multaj temoj estas rigardeblaj el diversaj vidpunktoj kaj havas "du flankojn".

Sarkasmo kaj ciniko redakti

Ciniko kontraŭe al sarkasmo ne estas amara moko, sed interna sinteno kiu malaprezas centraj normojn kaj moralajn valorojn kaj konsideras ilin ridindaj. Cinikismo do estas fenomeno karaktera, kiu povas esprimiĝi per cinikaj rimarkoj, kiuj povas esti malfacile diferencigeblaj de sarkasmaj rimarkoj.

Kvankam la diferenco inter sarkasmo kaj ciniko do estas klare nomebla, tamen la du vortoj en ĉiutaga lingvouzo ofte pro malatentemo miksiĝas. Tiuj, kiuj volas retorike konscie uzi la diferencon inter sarkasmo kaj ciniko, sekve havas la problemon ke centra aspekto de ilia - sarkasma aŭ cinika - rimarko eble ne estos komprenata de la publiko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti