Sardona rido laŭ PIV estas

  1. en medicina senco mieno, observebla en tetanoso aŭ en toksiĝo per iuj toksaĵoj, ĉe kiu la vizaĝaj muskoloj estas kuntiritaj, kiel ke la malsanulo ŝajnas ridi,
  2. priskribas amaran ridon iom kompareblan al sarkasmo.
sardona rido de masko

Kontraŭe al sarkasmo tamen la emocio ligata al sardona rido sen medicina kaŭzo de toksikiĝo ne temas pri akra kaj malica moko, sed pri sento profunde amara, dolora kaj suferanta.

Origino redakti

Laŭ antikva antaŭjuĝo la origina loĝantaro de la mediteranea insulo Sardinio (la origina loĝantoj latine nomiĝis sardoni) laŭdire havis la kutimon mortigi la maljunajn homojn de sia popolo kaj en la mortiga ceremonio la popolo ridu. Tiu rido en fakte malĝoja momento estis latine nomata risus sardonicus, rido ne esprimanta ĝojon sed rido sen emocia partopreno de la animo.[1]

Itale ĝi nomiĝas riso sardonico, france rire sardonien, sardonique, angle sardonic laughter (aŭ smilegrin); germane la vortumo Sardonisches LachenSardonisches Gelächter skribe dokumenteblas ekde la jaro 1580.

Jam en antikva Grekio oni konis la esprimon. Oni diferencigis inter emocio cinika (kynikós „vidante la mondon laŭ la cinikismo“), sardona (sardánios „la amara rido de furiozulo, kiu mem suferas damaĝon aŭ doloron“) kaj sarkasma (sarkastikós „malrespekta moko, anime vunda parolo“). Tiel en la eposo Odiseado de Homero la heroo Odiseo, kamuflita kiel almozpetanto, ridas sardone, kiam li fine revenas al sia hejmo, ne malkaŝas sian identecon kaj devas flankiĝi, kiam svatanto de lia edzino en festeno ĵetas nemanĝeblan bovan piedon kontraŭ la heroo.

Fojo oni esprimis la teorion, ke la spasman ridon povus kaŭzi la manĝado de amara planto greke nomata sardánion, latine Apium risus aŭ laŭ Vergilio Sardoa herba el Sardinio, kiu enhavu la toksaĵon oenantotoksino el la ĥemia grupo de alkinoloj kaj povus klarigi la miton pri la mortigo de la maljunaj popolanoj.[2].

Notoj redakti

  1. Karl Friedrich Wilhelm Wander: Deutsches Sprichwörter-Lexikon - leksikono de germanlingvaj parolturnoj, eldonejo Brockhaus, Lepsiko 1867.
  2. artikolo Das Geheimnis des sardonischen Lachens ("la sekreto de la sardona rido") en la scienca revuo EPOC kajero 5, eldonejo Spektrum, Hajdelbergo 2009, p. 9, ISSN 1865-5718