Otto STERN (naskiĝis la 17-an de februaro 1888 en Sohrau, Germanio - hodiaŭ Zory, Pollando, mortis la 17-an de aŭgusto 1969, Berkeley, Kalifornio, Usono) estis germandevena usona sciencisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1943 pro ellaboro de la molekula radia metodo (por studi proprecojn de la molekuloj) kaj pro difino de la magneta momanto de la protono.

Otto Stern
Nobel-premiito
Persona informo
Otto Stern
Naskiĝo 17-an de februaro 1888 (1888-02-17)
en Żory
Morto 17-an de aŭgusto 1969 (1969-08-17) (81-jaraĝa)
en Berkeley
Tombo Sunset View Cemetery vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Universitato de Vroclavo • Johanneum Breslau • Universitato de Frankfurto vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikistokemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Verkado
Verkoj eksperimento de Stern-Gerlach vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li okupiĝis komence pri teorio de la statistika termodinamiko. Li instruis fizikon ekde 1914 en la Frankfurta Universitato, ekde 1923 li iĝis profesoro pri fizika kemio de la Hamburga Universitato. Li eksperimentis kun Walther Gerlach komence de la 1920-aj jaroj en Hamburgo pri molekulaj radioj. Ili radiis faskon el arĝentaj atomoj je malvarma vitroplato kaj la fasko disiĝis je du partoj en la nehomogena magneta kampo. La eksperimento pruvis la kvantumecon de la spaco: la atomoj kun magneta polareco povas direktiĝi nur en difinitan direkton (ekz. la arĝentaj atomoj nur en du direktojn), dum la klasika fiziko permesas iun ajn direkton.

Stern en 1933 mezuris per molekula radio la magnetan momanton de la protono kaj trovis ties grandon 2,5-obla al al teoria valoro.

Post la enpotenciĝo de la nazioj, Stern devis forlasi Germanion kaj en 1933 elmigris en Usonon kaj tie laboris ĝis 1945 kiel fizika esplora profesoro en Pittsburgh, en la Teknika Universitato Carnegie. Li retiriĝis en 1945.