Parlamento de Norvegio

La Storting (norvege Stortinget kun la finaĵo -et, kiu korespondas al la gramatika artikolo "la"), laŭvorte plimalpli "granda kunveno", estas la nacia parlamento de Norvegio.

Parlamento de Norvegio
la parlamentejo Storting en Oslo.
la parlamentejo Storting en Oslo.
unuĉambra parlamento • duĉambra parlamentoparlamento
Komenco 1814 vd
Geografia situo 59° 54′ 47″ N, 10° 44′ 24″ O (mapo)59.91305555555610.74Koordinatoj: 59° 54′ 47″ N, 10° 44′ 24″ O (mapo)
Lando(j) Norvegio vd
Sidejo Parliament of Norway Building
Situo Oslo
Parlamento de Norvegio (Oslo)
Parlamento de Norvegio (Oslo)
DEC
Parlamento de Norvegio
Parlamento de Norvegio
Map
Parlamento de Norvegio
Ĉefestro(j) Masud Gharahkhani • Olemic Thommessen • Tone W. Trøen • Eva Kristin Hansen vd
Filioj Parliamentary Ombudsman for the Norwegian Armed Forces • Norwegian Parliamentary Intelligence Oversight Committee • Norwegian National Human Rights Institution • Parliamentary Ombud • Office of the Auditor General of Norway vd
Posedatoj Q65115201 vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo staten
vdr

Ĝi konsistas el du parlamentaj ĉambroj, Lagting kaj Odelsting. Post parlamentaj balotoj la elektitaj deputitoj memstare dividiĝas inter la du ĉambroj, kiuj aparte dum la diskuto de ampleksaj leĝoj laboras dise. Kvarono de la parlamentanoj konsistigas la Lagting, kaj la plimulta resto la Odelsting. La historia divido de la du ĉambroj per leĝo de la 20-a de februaro 2007 malvalidiĝis, sed la ŝanĝo nur efektiviĝis post la parlamentaj balotoj de la jaro 2009.

Momente estas 169 parlamentanoj - el ili 150 estas rekte elektataj en la norvegaj provincoj, kaj la restaj 19 estas aldonaj parlamentaj esĝoj por ekvilibrigi la nombron de parlamentanoj po partio kun la la tutlandaj procentaĵoj po partioj laŭ la voĉdonaj rezultoj.

Tipa por la politika klimato de Norvegio estas la fakto, ke la seĝoj de la parlamenta plenkunsido ne dividiĝas laŭ frakcioj, do laŭ grupoj de sampartianoj, sed laŭ reprezentantoj de la unuopaj geografiaj regionoj.

Disdivio de la parlamentaj seĝoj laŭ la balotoj de septembro 2013 redakti

Parlamenta prezidanto estas Olemic Thommessen, kaj la unua kunsido de la oficperiodo okazis la 9-an de oktobro 2013.

Partio Storting Procentaĵo da voĉoj
Arbeiderpartiet (Laborista Partio / socialdemokratia partio) 55 (-9) 32,5%
Høyre (Dekstruloj / konservativa partio) 48 (+18) 28,4%
Fremskrittspartiet (Progresa Partio / dekstra protesta partio) 29 (-12) 17,2%
Kristelig Folkeparti (Kristana Popola Partio) 10 (=) 5,9%
Senterpartiet (Centra Partio / aparte luktas por la interesoj de la kamparanoj) 10 (-1) 5,9%
Venstre (Maldekstruloj / liberaluloj) 9 (+7) 5,3%
Sosialistisk Venstreparti (Socialista Maldekstra Partio) 7 (-4) 4,1%
Miljøpartiet De Grønne (Ekologia Partio la Verduloj) 1 (+1) 0,6%
Sen partio 0 (=)
Sume 169

Disdivio de la parlamentaj seĝoj laŭ la balotoj de septembro 2009 redakti

Parlamenta prezidanto estis Dag Terje Andersen, kaj la unua kunsido de la oficperiodo okazis la 8-an de oktobro 2009.

Partio Storting Procentaĵo da voĉoj
Arbeiderpartiet (Laborista Partio / socialdemokratia partio) 64 (+3) 35,4%
Høyre (Dekstruloj / konservativa partio) 31 (+8) 17,3%
Fremskrittspartiet (Progresa Partio / dekstra protesta partio) 40 (+2) 22,9%
Sosialistisk Venstreparti (Socialista Maldekstra Partio) 11 (-4) 6,2%
Kristelig Folkeparti (Kristana Popola Partio) 10 (-1) 5,5%
Senterpartiet (Centra Partio / aparte luktas por la interesoj de la kamparanoj) 11 (=) 6,2%
Venstre (Maldekstruloj / liberaluloj) 2 (-8) 3,9%
Rødt (Ruĝuloj) 0 (=) 1,4%
Sen partio 0 (=)
Sume 169

Disdivio de la parlamentaj seĝoj laŭ la balotoj de septembro 2005 redakti

(inter krampoj la nombro da seĝoj en la antaŭa oficperiodo 2001-2005)

Dum la parlamentaj balotoj dum septembro 2005 la maldekstruloj gajnis voĉojn, dum la ĝisnuna konservativa malplimulta registato de Kjell Magne Bondevik perdis la regopovon. Kreiĝis plimulta registaro en koalicio inter la partioj Arbeiderpartiet, Sosialistisk Venstreparti kaj Senterpartiet. Ĉefministro estas Jens Stoltenberg, kiu jam antaŭe havis la postenon.

Parlamenta prezidanto estis Thorbjørn Jagland, kaj la unua kunsido de la oficperiodo okazis la 11-an de oktobro 2005.

Partio Storting Procentaĵo da voĉoj
Arbeiderpartiet (Laborista Partio / socialdemokratia partio) 61 (43) 32,7%
Høyre (Dekstruloj / konservativa partio) 23 (38) 14,1%
Fremskrittspartiet (Progresa Partio / dekstra protesta partio) 38 (24) 22,1%
Sosialistisk Venstreparti (Socialista Maldekstra Partio) 15 (23) 8,8%
Kristelig Folkeparti (Kristana Popola Partio) 11 (22) 6,8%
Senterpartiet (Centra Partio / aparte luktas por la interesoj de la kamparanoj) 11 (10) 6,5%
Venstre (Maldekstruloj / liberaluloj) 10 (6) 5,9%
Sen partio 0 (2)
Sume 169

Eksteraj ligiloj redakti