Antitoksino estas antikorpo kun la kapablo neutraligi specifan toksinon. Antitoksinoj estas produktitaj el kelkaj animaloj, plantoj, kaj bakterioj. Kvankam ili estas plej efektivaj en neutralizado de toksinoj, ili povas mortigi bakteriojn kaj aliajn mikroorganismojn. Antitoksinoj estas faritaj ene de organismoj, sed povas esti injektataj en aliaj organismoj, kiaj homoj. Tiu proceduro bezonas injekti al animalo sekura kvanto de partikulara toksino. Poste la korpo de la animalo faras ke la antitoksino necesu por neutraligi la toksinon. Poste, la sango estas retirita el la animalo. Kiam la antitoksino estas akirita el la sango, ĝi estas purigita kaj injektita en homo aŭ en alia animalo, okazigante pasivan imunecon. Por preventi la seran malsanon, estas ofte plej bone uzi antitoksinon generitan el la sama specio (ekz. uzi homan antitoksinon por trakti homojn).

Kuracila antitoksino de 1895 kontraŭ la difterio.

Antitoksinoj kontraŭ la toksinoj de difterio kaj tetanoso estis produktitaj de Emil Adolf von Behring kaj liaj kolegoj el 1890 antaŭen. La uzado de kontraŭdifteriaj antitoksinoj por la traktado de difterio estis konsiderita de la fidinda gazeto Lancet kiel la "plej grava antaŭeniro de la [19a] jarcento en la medicina traktado de akuta infekta malsano".[1][2]

Referencoj redakti

  1. (1896) “Report of the Lancet special commission on the relative strengths of diphtheria antitoxic antiserums”, Lancet 148 (3803), p. 182–95. doi:10.1016/s0140-6736(01)72399-9. 
  2. (1973) “Landmarks and pioneers in the control of diphtheria”, Can. J. Publ. Health 64, p. 317–36. 

Eksteraj ligiloj redakti