Seksa proporcio estas proporcio de maskloj al femaloj en difinita populacio.

Pri la homa seksa proporcio tre interesiĝas antropologoj kaj demografiistoj. Ĉe homaj societoj, tamen, seksaj proporcioj ĉe naskiĝo povas esti konsiderinde tuŝitaj de faktoroj, kiaj la aĝo de patrino ĉe nasko,[1] kaj pro seksoselekta abortigo kaj infanmortigo. En 2014, la CIA ĉirkaŭkalkulis, ke la mondampleksa seksa proporcio je nasko estis 107 infanoj por 100 infaninoj (934 inoj por 1000 maskloj),[2] kvankam dum la finaj 1990-aj jaroj estis informoj, ke la proporcio de viroj por virinoj estis malpliiĝanta tro rapide.[3] En 2010 la tutmonda homa seksa proporcio ĉe plenkreskuloj estis de 986 virinoj por 1000 viroj kaj tendence al iomete malpliiĝo de virinoj al 984 por 1000 viroj en 2011.[4]

Referencoj redakti

  1. Trend Analysis of the Sex Ratio at Birth in the United States. U.S. Department of Health and Human Services, National Center for Health Statistics.
  2. CIA Fact Book. The Central Intelligence Agency of the United States. Arkivita el la originalo je 2016-08-21. Alirita 2013-05-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-16. Alirita 2022-08-02.
  3. Davis, Devra Lee; Gottlieb, Michelle kaj Stampnitzky, Julie; “Reduced Ratio of Male to Female Births in Several Industrial Countries” in Journal of the American Medical Association; 1a Aprilo, 1998, volume 279(13); pp. 1018-1023
  4. "Decline in sex ratio is a global trend", The Times Of India, 2011-08-17.