Rudolfs Libeks
latva instruisto kaj esperantisto
Rudolfs LIBEKS (naskita la 5-an de marto 1854 en Prauliena, Latvio; mortinta la 14-an de novembro 1908 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo) estis latva instruisto kaj la unua pioniro de la Esperanto-movado en Latvio.
Rudolfs Libeks | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1854 |
Morto | 14-an de novembro 1908 (54-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Latvio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto instruisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 548 |
Libeks verkis la unuan lernolibron por latvoj. Ĝi estis la unua lernolibro presita ekster Varsovio, aperis en 1889 ĉe Sichman en Rigo kaj estas notita en la listo de unuaj Esperanto-libroj kiel n-ro 29.
Dum la 1890-aj jaroj Rudolfs Libeks elmigris al Brazilo.
Literaturo
redakti- Saulcerite Neilande: Rudolf Libeks (1854-1908) kaj la Unua Libro por latvoj. En: Menade bal püki bal. Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal = festlibro por la 50a naskiĝ-tago de Reinhard Haupenthal (1995-02-17) kun antaŭparolo de Henri Vatré. Saarbrücken: Ed. Iltis 1998, 245-253. ISBN 3-932807-06-5.
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Rudolfs Libeks en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Rudolf Libeks en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- La Unua Libro por latvoj en ANNO de la Aŭstra Nacia Biblioteko.