Sonmuro

En aerodinamiko, la sonbarierosonmuro (laŭ NPIV) estis konsiderata fizika limo, kiu malhelpis ke grandaj aĵoj moviĝu je supersona rapido. La termino ekuziĝis dum la Dua Mondmilito, kiam ia nombro de aviadiloj ekhavis problemojn de kunpremeco (same kiel aliaj problemoj nerilataj) kiam flugis je grandaj rapidoj, kaj ekmaluziĝis kiel novaĵo en la 1950-aj jaroj, kiam la aviadiloj ekrompis tiun barieron normale.

Usona mararmea aviadilo F/A-18 rompanta la sonmuron. La blanka haloo estas formita per densigitaj akvaj gutoj, kiu rezultas el aera premo ĉirkaŭ la aviadilo. [1][2]

Oni konsideras ĝin "ĉiama bariero", kiam objekto atingas la tipan rapidon je 1234,8 km/h, nome la sonrapido, kaj kiam ĉi-lasta estas venkita de objekto aŭdeblas eksplodosono, kiu povas esti tre ĝena por la homa orelo. La rapido de la sono dependas de la temperaturo kaj de la tipo de gaso kaj malpliiĝas kiam malaltiĝas la temperaturo de la transmisia medio. Kun la aero je temperaturo 20 ºC, la sonrapido estas la menciita antaŭe je 1234,8 km/h, t.e. maĥo 1.

Kiam aviadilo alproksimiĝas al la sonrapido, la formo de la aerofluo ĉirkaŭ la surfaco de la aviadilo ŝanĝas kaj la aero iĝas kunpremita fluaĵo, kio okazigas pli grandan reziston.

Referencoj redakti

  1. APOD: 2007 19-a de aŭgusto - Sona Bumo
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-29. Alirita 2016-02-16.

Eksteraj ligiloj redakti

En angla