Agustín Francisco Gato Durán y de Vicente Yáñez (Madrido, 14-a de oktobro de 1789 - samloke, 1-a de decembro de 1862) estis hispana verkisto kaj saĝulo de la Romantismo, granda studulo kaj antologo de la Romancaro, onklo de Antonio Machado.

Agustín Durán
Portreto de Agustín Durán, fare de Ignacio Suárez Llanos
Portreto de Agustín Durán, fare de Ignacio Suárez Llanos
Persona informo
Agustín Durán
Naskonomo Agustín Francisco Gato Durán y de Vicente Yáñez
Naskiĝo 14-an de oktobro 1789 (1789-10-14)
en Madrido
Morto 1-an de decembro 1862 (1862-12-01) (73-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo vd
Familio
Gefratoj Cipriana Gato Durán vd
Edz(in)o María Cayetana Cuervo y Martínez vd
Profesio
Okupo literatursciencisto • verkistoĵurnalistobibliotekisto • literaturkritikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ĝi estis parenco en la 19a jarcento de Antonio Machado, kiu konis kiel infano lian Romancero general, kaj naskiĝis en Madrido, kie lia patro, doktoro Gato, ekstremadurano el Alburquerque, laboris kiel reĝa kuracisto. Li studis du jarojn en la Seminario de Vergara, el kie eliris tre malsana, kio li estos la tuta vivo. Li partoprenis el 1803 al 1806 en la babilrondo de Manuel José Quintana, kiu estos lia granda amiko poste kun kiu li kunhavis grandan amon al la nacia literaturo kaj ties modelaj figuroj, kaj foriris al Sevilo oktobre de 1806 por studi en ties universitato juron kaj filozofio; tie estis ĝis 1817, kiam li gradiĝis laŭ juro. Li profitis tiujn sevilajn jarojn por komenci kolekton de romancoj kaj antikvaj teatraĵoj, el kiuj li akiris abunbon (kiu poste iĝos enorma biblioteko partikulara kiu post lia morto pasis al la Nacia Biblioteko). Same li ekis al la fako de la hispanaj bibliofilio kaj bibliografio ĉe Bartolomé José Gallardo, kiun li konis kaj kun kiu ki amikiĝis ĝis la 1930-aj jaroj, spite la malfacila traktemo de la ekstremadura saĝulo Gallardo. Tiu lernigis al li respekton al la originaj tekstoj kaj kritikemon al la historia vereco de tiuj. Li same amikiĝis kun alia granda saĝulo kaj poeto, nome Alberto Lista, kiu estis sendube la plej grava influo en lia intelekta disvolviĝo ĝis kiam li devis abandoni Sevilon pro alfrancigo en 1813.

Li profesiis kiel advokato en Valadolido. Edziĝis al María Cayetana Cuervo en 1820 en Madrido, kaj el ŝi li havis tri filojn. El 1821 al 1823 havis postenon ĉe la eduksistemo sed li estis elpostenigita pro sia liberala idearo, tamen modera, kiam alvenis la absolutisma epoko de Fernando la 7-a. Tiam Leandro Fernández de Moratín petis helpon kaj lian bibliotekon por la kompostado de siaj Orígenes del teatro español. Pro la ambaŭa leteraro oni scias, ke Durán estis verkinta en 1825 Historia del teatro español kiu perdiĝis, kaj kiun aludis kelkaj kiaj lia amiko Fernando Wolf. Post la reveno de la liberaloj en 1834, li estis nomumita de la reĝino regentino Maria Kristina por altranga posteno pri presejoj kaj librejoj, krom bibliotekisto de la Nacia Biblioteko. Li iĝis ankaŭ prilingva akademiano (1834). Partoprenis en la kreado de la nova Ateneo de Madrido kaj reamikiĝiss kun Quintana, Lista, Wolf, Serafín Estébanez Calderón (kun kiu li estis preparinta la eldonon de Romancero kiu finfine ne publikiĝis) kaj Juan Nicolás Böhl de Faber, kies ideojn pri la romantisma stetiko li alklimatigos en Hispanio pere de fama Discurso kaj en nombraj artikoloj publikitaj en revuoj kaj ĵurnaloj. La amikiĝo kun finis definitive en 1840 pro la falo de la regentino Maria Kristina, kiun Durán apogis kaj la tre liberala saĝulo de Campanario malamegis; ekde tiam tiu ege kritikis la madridan Durán per sia gazeto Criticón. La revolucio de 1840 provokis la demizion de Durán, sed li revenis al sia posteno en 1844 post la falo de la regento Espartero en 1843; samjare li publikigis la Sainetes de Ramón de la Cruz. Poste li dediĉis sin al preparado de la dua eldono de sia kolekto de romancoj por la Biblioteca de Autores Españoles de Manuel Rivadeneyra.

En 1847 li estis nomumita akademiano kaj en 1854 direktoro de la Nacia Biblioteko. Li same ricevis aliajn honorojn. Sed poste li denove malsaniĝis kaj pro tio veturis al Granado, Sanlúcar de Barrameda, aŭ aliaj lokoj kian en 1861 al Baños de Alhama. La 1an de decembro de 1862 li mortis.

Agustín Durán estis disĉiplo de Alberto Lista kaj Bartolomé José Gallardo, granda amiko de Manuel José Quintana kaj de la viena saĝulo Ferdinand Wolf kaj arda partiano de la granda hispanisto Nicolás Böhl de Faber. La kritikistaro konsideris lin kiel unu el ĉefaj enkondukintoj kaj defendantoj de la Romantismo en Hispanio kaj unu el iniciatintoj de la historia kritiko de la literaturo. Per la verko Discurso sobre el influjo que ha tenido la crítica moderna en la decadencia del teatro antiguo español y sobre el modo con que debe ser considerado para juzgar convenientemente de su mérito peculiar (Madrid, 1828) li defendis la pasintajn hispanaj verkojn kaj la teatron de la Hispana Ora Jarcento; li defendis la nacian bazon de la literaturoj kaj konsideris la teatron kiel reflekto de la moralaj necesoj de ĉiu socio. Li komponis studojn pri Lope de Vega kaj Tirso de Molina, kaj kelkajn legendojn. Li eldonis por Manuel Rivadeneyra unu el la plej famaj kolektoj de romancoj ĉiutempaj (1849 kaj 1851) ĉe Biblioteca de Autores Españoles; plej verŝajne tiu Romancero ege influis por la verko de Federico García Lorca. Li verkis ankaŭ legendojn verse, kiaj la Leyenda de las tres toronjas del vergel de amor (1856), inspirita en fama rakonto el Majorko. La poezio de Durán estas ankoraŭ kompilota kaj studota.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • David T. Gies, Agustín Durán: A Biography and Literary Appreciation, London: Tamesis Books, 1975.

Eksteraj ligiloj redakti