Neŭtrino

elementa malpeza neŭtra leptono

La neŭtrino estas senŝarga elementa partiklo. En la Norma Modelo la neŭtrinoj ekzistas en tri generacioj: elektrona neŭtrino (), muona neŭtrino (), kaj taŭ-leptona neŭtrino (). Neŭtrinoj estas speco de leptonoj, iliaj respektivaj nomoj rilatas al la leptonoj, kiuj originas ilin.

Unua observo de neŭtrino en "vezikobarelo", novembro 1970-a.

Neŭtrinojn nur efikas la malforta nuklea forto kaj iometege la gravito. Ĝi estas nun sciinta (2016) ke la neŭtrinoj havas mason, sed tre malgranda.

Al ĉiu neŭtrino, estas asociata ĝia antimateria partiklo, t.e. ĝia antineŭtrino (, , ).

Historio redakti

En 1930 la fizikista komunumo alfrontis dilemon: la beta-radiado ne ŝajnis respekti la leĝojn de konservado de energio, movokvanto kaj spino. Por konguigi tiujn principojn, Wolfgang Ernst Pauli proponis la ekziston de nova partiklo kun nula elektra ŝargo, kiun li komence nomis neŭtrono (neŭtrono, la neŭtra partiklo en atomaj kernoj, tiutempe ne estis konata). Enrico Fermi nomis ĝin "neŭtrino" ("neŭtroneto") en 1933, enkondukante ĝin en sian teorion de la malforta interago.

En Esperanto redakti

Cho Sung Ho en dupaĝa artikolo rakontas pri la historio de la minejo Kamioka (Japanio), inklude pri la malsano Itai-itai kaj du Nobel-premioj nome en 2002 kaj 2015 respektive al Koshiba Masatoŝi kaj Kajita Takaaki pro iliaj esploroj per enormaj cisternaj observatorioj instalitaj en la iama minejo, kiuj rezultis en observado de neŭtrinoj.[1]

Referencoj redakti

  1. Cho Sung Ho, "La metamorfozo de minejo", Kontakto 2022:3, paĝoj 14-15.