Cho Sung Ho

Korea biologo kaj Esperantisto
17 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 11 maj. 2024.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cho Sung Ho (koree 조성호; Cho estas la familia nomo) esperantistiĝis en 1973 kaj aktivis en la movado, interalie kiel ĉefredaktoro de gazeto La Espero el Koreujo kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA). Profesie li estis profesoro pri molekula biologio kaj biokemio.

Cho Sung Ho (Cho estas la familia nomo kaj Sung Ho estas la alparola.)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1956 (1956-01-12) (69-jaraĝa)
en Teguo
Lingvoj koreaanglajapanaEsperanto
Ŝtataneco Sud-Koreio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino - doktoro de filozofio (1983–1987)
Seula Nacia Universitato - bakalaŭro, magistro
Yongsan High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo profesoro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Landa agado

redakti
  • Redaktoro (1979-1981) kaj ĉefredaktoro (1983) de La Espero el Koreujo.
  • Estrarano pri edukado de KEA (1991-1999)
  • Prezidanto de Incheon-Filio de KEA (1993-1997)
  • Membro de LKK de la 79-a Universala Kongreso (1994)
  • Membro de Lingva Komitato de KEA (1998-2020)
  • Vicprezidanto de KEA (1999-2007)
  • Membro de Konsilantaro de KEA (2008-Nun)
  • Ricevis la Premion por Elstara Agado de KEA (2000 kaj 2024) kaj la Premion Hajpin (2007).

Internacia agado

redakti

Edukado kaj profesio

redakti
  • Profesoro pri molekula biologio kaj biokemio ĉe Inha Universitato , Koreujo (1991-2015).
  • Verkis dudekon da fakaj publikaĵoj en la angla.

Libroj en Esperanto

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti