La Movado

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri japana revuo fondita en 1951. Por informoj pri la samnoma franca revuo fondita en 1909, vidu la artikolon La Movado (1909).
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun firmao de horloĝoj MOVADO (horloĝmarko)

La Movado estas la komuna Japana-Esperantlingva organo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), la Kjuŝua Esperanto-Ligo kaj la Esperanto-Ligo de Ĉugoku kaj Ŝikokuo (en la organo latinliterigata Tyûgoku kaj Sikoku).

La Movado
Kovrilpaĝo de La Movado, marto 2016
Kovrilpaĝo de La Movado, marto 2016
Speco movada kaj eduka revuo
Periodeco monata

Lando Flago-de-Japanio.svg Japanio
Posedanto Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, Kjuŝua Esperanto-Ligo, Esperanto-Ligo de Ĉugoku kaj Ŝikokuo
Redaktisto Setsuko Aikawa
Establodato 1951
Lingvo Japana, Esperanto
Prezo 3800 JPY jare kun sendokostoj
ISSN 0915-6038

Retejo En la retejo de KLEG
Information icon.svg
vdr

EnhavoRedakti

Estas kutimaj rubrikoj en la gazeto:

  • “Por komencantoj” (skribita japanlingve), kiu prezentas gramatikaĵojn pri Esperanto;
  • “Amuza skribo-klasĉambro” (ankaŭ japanlingve), kiu per ekzemploj montras diferencoj inter vortumado de frazoj;
  • “Kajero Libervola”, artikoloj skribitaj en Esperanto
  • “Vortkruca enigmo” fine de la revuo, kun kvanto da legantoj kiuj sukcese trovis la ĝustan solvon
  • Prezentado de varoj el la librokatalogo de KLEG.

Apud tiuj, ofte enestas la rubrikoj:

  • “Rondo Hajkista” kun venontaj temoj anoncitaj en la numeroj,
  • “Kunvenoj ĉe ni” (raportoj pri Esperanto-eventoj),
  • “Vortaro por Lernantoj”
  • “Librokulturo”.

Regule estas poemoj dulingvaj sur dukolumna paĝo (Esperante kaj Japanlingve apude). Troviĝas artikoloj ĉu en Esperanto ĉu en la Japana pri diversaj aferoj: muziko, libro-recenzoj.

Kiam okazas Esperanto-kongresoj en Japanujo aŭ Kansajo, tiam estas pliaj paĝoj fonkoloraj, kiuj detale priskribas la programojn kaj en la Japana kaj en Esperanto.

Eksteraj ligilojRedakti