La Societo Benczúr [bencUr] estis artista societo en Hungario, en Budapeŝto.

Societo Benczúr
socia movadovolontula asocio
Komenco 1921 vd
Fino 1954 vd
Lando(j) Hungario vd
vdr

Historio redakti

La Societo Benczúr estis fondita en 1921 fare de la plej fidelaj disĉiploj de Gyula Benczúr por gardi memoron de la granda majstro. La societo aranĝis ekspoziciojn, prelegojn, disdonis stipendiojn kaj eldonis publikaĵojn. Dum la militaj jaroj la agadeblecoj malpliiĝis, poste en la frua socialismo la societo ĉesis en 1954. La kaŭzo estis, ke intertempe alvenis la modernaj pentrostiloj, aliparte la socialisma kulturo emfazis la propran stilon. Depost la socialismo la Societo Benczúr ne estis refondita spite tion, ke arto de Benczúr daŭre estis akceptata.

La unua prezidanto estis János Pentelei Molnár, pro morto ekde 1924 Andor Dudits.

Elektitaj membroj redakti

Ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1923, 1925, 1927)

Fontoj redakti