Kálmán Istókovits
Kálmán Istókovits [iŝtOkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Istókovits Kálmán estis hungara pentristo, grafikisto (akvafortisto).
Kálmán Istókovits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Istókovits Kálmán |
Naskiĝo | 2-an de septembro 1898 en Siklós |
Morto | 21-an de oktobro 1990 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto • publikigisto |

Kálmán Istókovits [1] Arkivigite je 2018-05-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de septembro 1898 en Siklós, li mortis la 21-an de oktobro 1990 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
Kálmán Istókovits studis teknikon pri akvafortoj de István Zádor, pentradon en Vieno (1920), Milano kaj Pécs (1921). Li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Csók, Gyula Rudnay kaj Andor Dudits. En 1928 li ricevis stipendion, poste li vivis 2 jarojn en Romo helpe de alia stipendio. Hejmenveninta li preskaŭ senescepte pentradis en Artistkolonio (Szolnok) ĝis 1944. Li kreis akvafortojn, portretojn, religiajn bildojn, ĝenrojn, pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter 1932 kaj 1990.
El solaj ekspozicioj Redakti
- Pécs (1925, 1928, 1932)
- Budapeŝto (1927, 1935, 1949, 1955, 1983, 1992)
- Siklós (1991)
El kolektivaj ekspozicioj Redakti
- Budapeŝto (1925, 1931, 1936, 1952, 1960)
- Arthalo Budapeŝto (1930, 1934, 1950, 1957)
- Venecia Bienalo (1934, 1936)
- Esztergom (1983, 1984)
Elektitaj pentraĵoj Redakti
Similaj artaĵoj Redakti
- ilustraĵoj en János Arany: Toldi estéje (1937)
- ilustraĵoj en Ferenc Herczeg: Bizánc (1938)
- akvafortoj: Az utolsó vacsora, Bevonulás Jeruzsálembe, Ecce homo, Keresztrefeszítés, Krisztus beteget gyógyít, Lázár feltámadása, Levétel a keresztről, ktp
Memorigiloj Redakti
- memortabulo en Budapeŝto (1998)