Artistkolonio (Szolnok)

La Artistkolonio en Szolnok apartenas al la plej malnovaj hungaraj artistkolonioj situanta ĉe kunfluejo de Tiso kaj Zagyva en Szolnok.

Pentraĵo pri la artistkolonio
La artistkolonio en 1925

Historio redakti

Dum la Hungara revolucio de 1848 kun la aŭstra armeo August von Pettenkofen aŭstra pentristo estis oficiala militista desegnisto en Hungarlando. Li revenis denove post la bataladoj, en Szolnok li estis unue en 1851. La pejzaĝo imponis al li, poste li invitis kaj hungarajn kaj eksterlandajn pentristojn al Szolnok. Ili estis ekzemple Lajos Deák-Ébner, Gyula Aggházy, Sándor Bihari (pentristo), Pál Böhm, László Mednyánszky, Artúr Tölgyessy. En 1901 estis fondita la kolonio, tiutempe ankaŭ Ferenc Olgyay, Dániel Mihalik, László Hegedűs (pentristo), Nándor Katona, János Vaszary (pentristo), Károly Kernstok, Adolf Fényes, Lajos Szlányi helpis la establadon. Oni konstruis 2 domojn kun 12 atelieroj. Dekomence alvenis pentristoj kaj skulptistoj, kiuj havis diversajn stilojn (ekzemple Elek Falus, János Kléh, Izsák Perlmutter). Ekde 1912 somere alvenis ankaŭ studentoj de Hungara Belarta Altlernejo. Menciindaj instruistoj estis Adolf Fényes kaj Lajos Zombory. Depost la 1-a mondmilito alvenis pli novaj pentristoj: Vilmos Aba-Novák, Aurél Bernáth, Zoltán Borbereki Kovács, Ferenc Chiovini, Árpád Gecse, Kálmán Istókovits, Kálmán Gáborjáni Szabó, Jenő Kerényi, Eszter Mattioni, Tibor Pólya, Iván Pólya, Béla Vidovszky, István Zádor.

Post la 2-a mondmilito denove komenciĝis la arta vivo en la kolonio, denove alvenis pli junaj artistoj: Jenő Benedek, Ferenc Berényi, Mihály Gácsi, József Koszta, István Nagy (skulptisto), Pál Pátzay. La kolonio daŭre funkcias en la 21-a jarcento kun György Szabó (skulptisto), György Verebes kaj aliaj.

 
La kolonio en 2008
 
La kolonio en 2008

Fontoj redakti