Mihály Gácsi
hungara pentristo
Mihály Gácsi [mihAj gAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gácsi Mihály estis hungara grafikisto, pentristo.
Mihály Gácsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de februaro 1987 (60-jaraĝa) en Zalaegerszeg |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • grafikartisto |
Mihály Gácsi [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de februaro 1987 en Zalaegerszeg.
Biografio redakti
Mihály Gácsi komence studis en libera arta lernejo, poste en Belarta Altlernejo inter 1949-1952. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Domanovszky, Gyula Hincz kaj Károly Koffán. Inter 1956 kaj 1974 li apartenis al Artistkolonio (Szolnok), poste al Artistkolonio (Hódmezővásárhely). En 1976 li ricevis atelieran loĝejon en Zalaegerszeg, kie li vivis ĝismorte. Li ŝatis krei akvafortojn kaj linoleumografiaĵojn. En la 1970-aj jaroj li plej ofte pentradis pejzaĝojn kaj aĵpentraĵojn. Li ricevis premiojn inter 1973-1976.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1957, 1968)
- Miskolc (1961-)
- Florenco (1970)
- Budapeŝto (1971, 1978)
- Talino (1974)
- Székesfehérvár (1983)
Elektitaj akvafortoj redakti
- Noé (1976)
- A magyarok bejövetele (1980)
- Építkezés
- Január
- Készülődés
Elektitaj linoleumografiaĵoj redakti
- A brémai muzsikusok I-III
- Dózsa I-V
- Mese
- Atombomba után
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Mosakodó leány
- Önarckép mackóval (1950)
- Tabán
- Udvar