Artistkolonio (Hódmezővásárhely)

La Artistkolonio de Hódmezővásárhely estas signifa artista kolonio en Hungario en urbo Hódmezővásárhely.

Historio redakti

En 1908 János Tornyai post studvojaĝoj hejmenvenis kaj kun Béla Endre, Ede Kallós, János Pásztor kaj Géza Rubleczky aranĝis ekspoziciojn en la urbo. En 1912 ili fondis ceramikan kolonion, ties posteulo ankaŭ nun funkcias. Post la 1-a mondmilito ofte estis en la urbo Gyula Rudnay, Ferenc Medgyessy kaj Jenő Barcsay. En 1934 György Kohán fondis societon pri János Tornyai. Spite tion la arta vivo malpliiĝis.

Post la 2-a mondmilito en Hódmezővásárhely vivis György Kohán, István Kamotsay kaj István Kurucz D.. Tiu lasta en 1953 donacis hereditan domon al la artistoj, tio estis artista domo. Ekde la sama jaro oni aranĝis aŭtunajn ekspoziciojn, kie estis videblaj vivo de la kamparanoj en la regiono. En 1957 la artistoj ricevis plian domon en Mártély. Kurucz kaj Iván Szabó (skulptisto) ĉiusomere aranĝis artistan tendaron por studentoj de la Belarta Altlernejo. Iom poste pro la bonaj spertoj kelkaj studentoj post la diplomo li translokiĝis al Hódmezővásárhely, krome firme restis en la urbo Ferenc Hézső kaj aliaj. La municipo donacis kolektivan atelieron en 1969, 12 loĝejojn kun atelieroj en 1970, 3 loĝejojn kun atelieroj en alia strato post 3 jaroj.

Ekde 1998 oni aranĝas ceramikajn simpoziojn, ekde la sekva jaro ankaŭ pentristajn simpoziojn.

Elektitaj artistoj redakti

Fontoj redakti