Pál Gerzson
Pál Gerzson [gerĵon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerzson Pál estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, fondinta membro de Hungara Arta Akademio (1992).
Pál Gerzson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gerzson Pál |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1931 en Hird |
Morto | 27-an de majo 2008 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Pál Gerzson [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1931 en Hird (nun urboparto de Pécs), li mortis la 27-an de majo 2008 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPál Gerzson abiturientis en Kőszeg, poste li akiris pentristan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1953. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Domanovszky, Gyula Hincz kaj János Kmetty. Li akiris plian diplomon pri geometrio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955, la geometrio aperis en liaj pentraĵoj. Post la pentrista diplomo li estis asistanto de Gyula Hincz, inter 1960 kaj 1974 li instruis samloke en la Belarta Altlernejo, inter 1974-1996 en la Industriarta Altlernejo (inter 1986-1990 li estis katedrestro). Ekde la 1960-aj jaroj li studvojaĝis al Eŭropo, Barato, Japanio. En la komenca periodo li pentradis en Artistkolonio (Hódmezővásárhely), ekde 1969 en Szigliget. Li ricevis 6 premiojn inter 1969-2006. Li edziĝis en 1953, la edzino naskis trifoje.
El individuaj ekspozicioj
redakti- 1967, 1984, 1993, 2007, 2014: Budapeŝto
- 1976: Arthalo Budapeŝto
- 1978, 1996: Pécs
- 1981: Szeged
- 1996: Ĝenevo
- 2011: Zalaegerszeg
El grupaj ekspozicioj
redaktiElektitaj pentraĵoj kaj similaj artaĵoj
redaktiElektitaj disĉiploj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- [2]