Béla Endre, laŭ hungarlingve kutima nomordo Endre Béla estis hungara pentristo, ceramikisto.

Béla Endre
Portreto pri Béla Endre pentrita de László Hegedűs
Portreto pri Béla Endre pentrita de László Hegedűs
Persona informo
Naskonomo Endre Béla
Naskiĝo 19-an de novembro 1870 (1870-11-19)
en Szeged
Morto 12-an de aŭgusto 1928 (1928-08-12) (57-jaraĝa)
en Mártély
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Académie Julian
Subskribo Béla Endre
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Béla Endre: Farmo

Béla Endre [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1870 en Szeged, li mortis la 12-an de aŭgusto 1928 en Mártély.

Biografio redakti

Béla Endre studis inĝenierajn studojn, kiun li interrompis kaj lernis pentradon de Ödön Kacziány, poste en akademioj Julian (Parizo) kaj Raffaello Romo. Post siaj studoj li havis komunan atelieron en Hódmezővásárhely kun János Tornyai kaj Gyula Rudnay. Ekde 1910 ĝismorte li pentradis en Mártély. Plej ofte li pentradis pejzaĝojn. En 1912 li iniciatis fondon de uzino pri majolikoj, baldaŭ li ofte kreis ceramikaĵojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Leszámolás (1903, lia ĉefverko)
  • Farmo (vidu la apudan bildon!)
  • Ebenaĵa pejzaĝo (vidu la 1-an suban bildon!)
  • Ebenaĵa farmo (vidu la 2-an suban bildon!)
  • Vilaĝa strato (vidu la 3-an suban bildon!)
  • Pejzaĝo kun domoj (vidu la 4-an suban bildon!)
  • Ŝtormonuboj super la farmo (vidu la 5-an suban bildon!)
  • Salikaro (vidu la 6-an suban bildon!)
  • Ĉe lulilo (1905, vidu la 7-an suban bildon!)
  • Ĉambrointerno (vidu la 8-an suban bildon!)
  • Amindumado (vidu la 9-an suban bildon!)
  • Flora aĵpentrajco kun kruĉo (vidu la 10-an suban bildon!)
  • Floroj en kruĉo (vidu la 11-an suban bildon!)

Fontoj redakti