Erika Ligeti
Erika Ligeti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ligeti Erika estis hungara skulptisto, medalisto, instruisto.
Erika Ligeti | |
---|---|
![]() Erika Ligeti en 1970 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1934 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de julio 2004 (70-jara) en Szentendre |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
Erika Ligeti [1] naskiĝis la 30-an de marto 1934 en Budapeŝto, ŝi mortis la 30-an de julio 2004 en Szentendre.
BiografioRedakti
Erika Ligeti studis en Belarta Altlernejo inter 1952-1958 akirinta diplomon en la lasta jaro. Ŝia ĉefinstruisto estis Iván Szabó (skulptisto). Dum la studentaj jaroj jam en 1955 ŝi debutis en ekspozicio. Post siaj studoj ŝi instruis en bazlernejo ĝis 1964, poste ŝi vivis el stipendio ĝis 1967. En la jaroj 1965 kaj 1966 ŝi estis en Artistkolonio (Hódmezővásárhely), ekde 1969 ĝismorte en Artistkolonio (Szentendre). Ŝi ricevis premiojn inter 1968-2001. Ŝi havis edzon.
Elektitaj solaj ekspoziciojRedakti
- Hódmezővásárhely (1967)
- Budapeŝto (1968, 1971, 1977, 1981, 2008)
- Nyírbátor (1971, 1981)
- Vác (1978)
- Szentendre (1983)
- Sopron (1993)
- Simontornya (2002)
Elektitaj kolektivaj ekspoziciojRedakti
Elektitaj skulptaĵojRedakti
Memortabulo pri Gyula Krúdy
Meditema knabino (Siófok, 1964)
Elektitaj medalojRedakti
- Bohóciskola
- A gyógyszerésznő, 1975
- Földi Vénusz születése
- Esztergomért
MemorigilojRedakti
- premio Ligeti Erika fondita en 2006
- placo en Szentendre kun memorskulptaĵo (2009)