Lajos Deák-Ébner
Lajos Deák-Ébner [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák-Ébner Lajos estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, membro de Societo Benczúr.
Lajos Deák-Ébner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ébner Lajos |
Naskiĝo | la 18-an de julio 1850 en Pest (urbo) (Hungario) |
Morto | la 20-an de januaro 1934 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Lajos Ébner [1] Arkivigite je 2018-01-31 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de julio 1850 en Pest (urbo), li mortis la 20-an de januaro 1934 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLajos Deák-Ébner lernis pentradon en Munkeno (1868-1873), poste li ekspoziciis en Vieno, fine li plulernis en Parizo, eĉ li aliĝis al Skolo de Barbizon. Li konatiĝis kun 2 famaj hungaraj pentristoj László Paál kaj Mihály Munkácsy. En 1874 li partoprenis en establo de artistkolonio de Szolnok, en la sekva jardeko li pentradis somere en Szolnok, vintre en Parizo. Inter 1887-1922 li estis lernejestro de Ŝtata Virina Pentrolernejo. En la jaroj 1889 kaj 1890 kune kun Károly Lotz pentradis freskojn de Abatejo de Tihany, inter 1895-1899 li pentradis murpentraĵojn de Arthalo Budapeŝto. Li ricevis 3 premiojn en 1919, 1927, 1930.
Liaj ekspozicioj
redaktiElektitaj pentraĵoj
redakti- Gyermekek szülővel (unua ekspoziciita bildo, Vieno, 1873)
- Szolnok főtere esőben (1878)
- Hazatérő aratók (1881, vidu la bildon!)
- Újoncok (1883, premiita)
- Baleset a vásáron (1885, premiita)
- Baromfivásár (premiita en Munkeno)
- Tatárjárás (premiita)