László Paál
PAÁL László (pa:l) estis hungara pentristo naskita la 30-an de julio 1846 en Zamo kaj mortinta la 3-an de marto 1879 en Charenton (Saint-Maurice), Francio.
László Paál | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1846 en Zam |
Morto | 4-an de marto 1879 (32-jara) en Charenton-le-Pont |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Profesio | |
Profesio | pentristo |
KarieroRedakti
Sian infanaĝon László Paál pasigis en vilaĝo Marosborsa. Li komencis pentri sub influo de Mihály Munkácsy. Li lernis en Arado kaj de 1866 en Vieno. Li faris vojaĝon en Nederlando kaj al invito de Munkácsy li iris en Duseldorfon. Kune kun Munkácsy faris vojaĝon en Londono. En 1873 li loksidiĝis en Parizo. Liaj ĉefpentraĵoj naskiĝis inter 1875 kaj 1877. Antaŭ 1902, kiam oni organizis retrospektivan ekspozicion el liaj pentraĵoj, li estis ankoraŭ apenaŭ konata.
BibliografioRedakti
- Bényi László: Paál László. 1983.