Charenton-le-Pont
Charenton-le-Pont estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-de-Marne kaj en la Pariza Regiono.
Charenton-le-Pont | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 94018 [+] | ||
Poŝtkodo | 94220 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 632 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 16 017 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 49′ N, 2° 25′ O (mapo)48.8213888888892.4119444444444Koordinatoj: 48° 49′ N, 2° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Areo | 1,85 km² ( 185 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi havas proksimume 27 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Charentonnais.
GeografioRedakti
Charenton-le-Pont situas ĉe la maldekstra bordo de la Sejno, nur iomete antaŭ la limo kun Parizo, ĉe la elfluo de la Marno. Ĝi estas bordata norde de la bosko de Vincennes.
La komunumo, unu el la plej malvastaj de Val-de-Marne, etendiĝas sur 1,85 km² kaj estas tute urbigita.
La najbaraj komunumoj estas Alfortville, Ivry-sur-Seine, Maisons-Alfort, Parizo kaj Saint-Maurice
HistorioRedakti
La nomo de la urbo devenas de la ĉeesto tie de ponto, menciita ekde la 7-a jarcento. La komunumo rezultas el la kunuigo de kvar malnovaj urbetoj kaj kvar sinjorlandoj. Charenton estis origine multe pli vasta, ĉar ĝi etendiĝis ĝis Bercy, kaj posedis parton de la bosko de Vincennes ĝis 1929.
Lokita sur strategia loko, la urbo spertis multnombrajn batalojn tra sia historio, ekde la Centjara milito ĝis la Franca-Prusa milito de 1870.
La urbo estas cetere famkonata pro malnova frenezulejo, kiu gastigis interalie la markizon de Sade ekde 1803 ĝis lia morto en 1814.
Partneraj urbojRedakti
Inter la partneraj urboj estas
- la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino en Germanio
Lokaj famulojRedakti
- Jean-Pierre Blanc, filmfaristo, naskiĝis tie la 23-an de aprilo 1942.
- Louis Toffoli, pentristo, vivis tie la plej grandan parton de sia vivo.
- Stéphane Diagana, atleto, loĝas tie.