Mariska Aggházyné Balló
Mariska Aggházyné Balló [mariŝka aghAzinE balO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aggházyné Balló Mariska estis hungara pentristo. Ŝia patro estis Ede Balló, ŝia bopatro estis Gyula Aggházy (ambaŭ pentristoj).
Mariska Aggházyné Balló | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Balló Mária |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1885 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de majo 1956 (70-jaraĝa) en Balatonalmádi |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Ede Balló ![]() |
Edz(in)o | Tibor Aggházy (en) ![]() ![]() |
Infano | Mária G. Aggházy (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Mariska Aggházyné Balló [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de majo 1956 en Balatonalmádi.
Biografio
redaktiMária Balló akiris diplomon en la Belarta Altlernejo en 1905. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Aggházy, Viktor Olgyai kaj Lajos Deák-Ébner. Ekde 1909 ŝi ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto, poste ankaŭ en aliaj ekspoziciejoj. En 1911 ŝi edziniĝis, post 2 jaroj ŝi naskis filinon. Ŝi pentradis akvarelojn, aĵpentraĵojn, ĝenropentraĵojn.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Nekonata virino
- Családi kör
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-01-30 per la retarkivo Wayback Machine