Ferenc Olgyay

Ferenc Olgyay [oldjai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Olgyay Ferenc estis hungara pentristo, membro de Societo Benczúr. Lia familia nomvarianto estis Olgyai.

Ferenc Olgyay
Memortabulo pri artoprenantoj de Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo)
Memortabulo pri artoprenantoj de Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1872 (1872-08-22)
en Jászberény
Morto 17-an de februaro 1939 (1939-02-17) (66-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • artisto
Information icon.svg
vdr
Pentraĵo de Ferenc Olgyay

Ferenc Olgyay [1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1872 en Jászberény, li mortis la 17-an de februaro 1939 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Ferenc Olgyay studis en Budapeŝto kan Munkeno. Hejmenveninta li komencis pentradi en Szolnok, post jaroj li apartenis al fondintoj de Artistkolonio (Szolnok). Inter 1893-1995 li partoprenis en pentrado de rundpentraĵo en Ópusztaszer. En la jaroj 1899 kaj 1900 li instruis en artiskolonio de Dachau-Deutenhofen. En 1911 li aliĝis al Artistkolonio (Kecskemét). Li batalis dum la 1-a mondmilito. Ekde 1920 li vivis en Budapeŝto. Plejparte li pentradis pejzaĝojn laŭ impresionismo. Lia pentraĵo en 1905 ricevis oran medalon.

El grupaj ekspoziciojRedakti

  • 1905, 1909 Budapeŝto

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Szántás (1893)
  • Kukoricaföld (1894)
  • Tehenek akácosban (1905 premiita kun ora medalo)
  • Téli séta a tóparton (1907)
  • Csendélet (1913)
  • Szeptemberi reggel (1920)
  • Pipacsos rét (1922)

FontojRedakti