Eszter Mattioni [ester], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mattioni Eszter estis hungara pentristo, mozaikisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál (1946).

Eszter Mattioni
Persona informo
Naskonomo Mattioni Eszter
Naskiĝo 12-an de marto 1902 (1902-03-12)
en Szekszárd
Morto 17-an de marto 1993 (1993-03-17) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Eszter Mattioni
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Eszter Mattioni [1] Arkivigite je 2018-02-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de marto 1902 en Szekszárd, ŝi mortis la 17-an de marto 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

 
Mozaiko de Eszter Mattioni en Debrecen

Patro de Eszter Mattioni estis italo. Ŝi studis en Industriarta Altlernejo de Ferenc Helbing kaj Belarta Altlernejo de Gyula Rudnay. Ekde 1926 ŝi ekspoziciis (memstare ekde 1929). En la frua 1931 ŝi vojaĝis al Italio helpe de stipendio. Inter 1931 kaj 1942 ŝi apartenis al Artistkolonio (Szolnok). En 1937 en mondekspozicio de Parizo ŝi ricevis "Diplome d’Honneur". Kune kun Iván Pólya ŝi kreis teknologion pri ornamriĉa mozaiko (hungare hímeskő), kiu estas mozaiko ĉefe el marmoroj kaj aliaj skulptitaj ŝtoneroj. Ŝi ofte prezentis la hungaran popolarton en pentraĵoj. En 1939 ŝi vojaĝis al Francio kaj Svedio, en 1972 al Usono. Ŝi ricevis gravan ŝtatan premion en 1972.

El solaj ekspozicioj redakti

El grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj, mozaikoj redakti

 
Mozaiko en Kapelo Sankta Roĥo (Budapeŝto)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Szekszárd

Fontoj redakti