Kristoforo (martiro)

(Alidirektita el Sankta Kristoforo)

Sankta Kristoforo, greke Χριστόφορος, en la slavona lingvo Muĉenik Ĥristofor (naskiĝis probable en Likio, mortis ĉirkaŭ 250 samloke) – martiro, sanktulo de Romkatolika Eklezio kaj de ortodoksismo, unu el 14 helpantoj en mizero.

Sankta
Kristoforo
Konrad Witz 004.jpg
Persona informo
Άγιος Χριστόφορος
Naskiĝo 1-an de januaro 300 (0300-01-01)
en Kanaano
Morto 30-an de novembro 250 (0250-11-30) (-50-jara)
en Anatolio
Mortis per senkapigo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Fresko de sankta Kristoforo je fasado de la preĝejo dediĉita al la sanktuloj Petro kaj Paŭlo en Imèr, en norda Italio

VivoRedakti

Li estas sanktulo konata ĉefe laŭ legendoj, kvankam historiaj esploroj pruvas, ke li devenis de Malgrand-Azio kaj mortis kiel martiro dum la regado de romia imperiestro Decio, persekutanta kristanojn.

Laŭ laikaj rakontoj estis giganto: kvar metrojn alta kaj eksterordinare forta. Danke al tio li transportis pilgrimojn tra rivero. Sur popularaj portretoj estas bildigata kun infano sur la ŝultro. Laŭ legendo li enprofundiĝis en fundon de rivero sub pezo de infano. Tiam ĝi diris: Vi surportas la tutan mondon, ĉar mi estas tiu, al kiu vi servas helpante al aliaj.

KultoRedakti

La kulto de la sanktulo disvolviĝis fine de la 5-a jarcento.

PatronecoRedakti

Kristoforo iĝis patrona sanktulo de pontoj, urboj apudriveraj, transportistoj, veladistoj, vojaĝistoj kaj pilgrimantoj, ankaŭ patrono de bona morto – precipe Oriente, kaj nun de ŝoforoj.

Tago de celebradoRedakti

Liturgia rememoro en katolikismo estas celebrata la 25-an de julio. Dum la tago de Sankta Kristoforo en multaj paroĥejoj oni konsekras veturilojn. En la pola eklezio samtage estas la Tago de Bona Ŝoforo ligita kun la Semajno de Sankta Kristoforo.

Ortodoksa eklezio rememoras lin 9/22 de majo, t.e. la 22-an de majo laŭ gregoria kalendaro.

HeraldikoRedakti

La urbo, kiu posedas historian blazonon de Sankta Kristoforo estas Vilno.

Vidu ankaŭRedakti