14 helpantoj en mizero

La 14 helpantoj en mizero (latine Quattuordecim auxiliatores) estas grupo de katolikaj sanktuloj, kiun kredantoj en (specifaj) mizeroj alvokas por helpo. Ili estis ofte prezentitaj en figura arto. Troviĝas multaj pilgrimpreĝejoj kaj kapeloj konsekritaj al ili. La origino de la kredo je la Centra Rejna Valo en la 14-a jarcento, post la pesto, kiu poste nomiĝis Nigra Morto.

14 helpantoj en mizero

Al la 14 helpantoj apartenas:

helpas kontraŭ mortotimo;
helpas kontraŭ epilepsio, mensmalsanoj, protektas brutojn;
helpas al mortantoj, kontraŭ fulmo kaj fajro;
helpas kontraŭ kolmalsanoj;
helpas kontraŭ nepreparita morto, savas de ajna danĝero;
helpas kontraŭ tentoj en la horo de la morto;
helpas kontraŭ kapdoloroj;
helpas kontraŭ ventrodoloro;
helpas en malfacilaj situacioj de la vivo;
helpas kontraŭ malsanoj de dombestoj;
helpas kontraŭ langomalsanoj kaj parolproblemoj;
helpas al naskantoj;
helpas al kuracistoj;
helpas kontraŭ mensaj malsanoj kaj epilepsio.

Krom la festotago de ĉiu el la 14 helpantoj, la 8-a de aŭgusto nun estas konsiderata ilia unia festotago.

Baziliko Vierzehnheiligen dediĉita al ĉiuj dek kvar sanktuloj situas apud la urbo Bad Staffelstein en Bavario, Germanio. Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento de la arkitekto Balthazar Neumann, altrangulo de la germana baroko, kiu ankaŭ estis la arkitekto de la Rezidejo de Würzburg.