Sankta Blazio

Sankta Blazio[1]Blazio de Sebastea (armene Սուրբ Բարսեղ [Sourb Barsegh], greke Άγιος Βλάσιος [Agios Vlasios], latine Blasius; mortis ĉirkaŭ 316) estis kuracisto kaj episkopo en la urbo Sebastea (armene Սեբաստիա, greke Σεβάστεια) de historia Malgranda Armenio (la moderna urbo Sivas de Turkio). Laŭ la enciklopedio Acta Sanctorum li estis martirigita per batado, tortura atako per feraj lanprilaboraj iloj kaj fine senkapigita. Sekve, li iĝis la sankta patrono de kristanaj lanprilaboristoj. En la katolika eklezio lia memoro festiĝas la 3-an de februaro, en la orientaj eklezioj, la 11-an de februaro.

Sankta
Blazio de Sebastea
Episkopo, sanktulo
Saint Blaise - Master of the Murano Gradual.jpg
Persona informo
Βλάσιος
Naskiĝo 3-a jarcento
en Sivas
Morto ĉirkaŭ 316
en Sivas
Mortis pro mortpuno [#]
Mortis per senkapigo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Profesio
Okupo pastrokuracistoanakoreto [#]
Verkado
Verkoj Blessing of the Throats [#]
Episkopo de Sebastea
Sanktulo
Festotago Katolika eklezio: 3-a de februaro
Orientaj eklezioj: 11-a de februaro
Atributoj episkopa bastono, kandelo
Patroneco lanprilaboristoj, gorĝmalsanuloj
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laŭ la kristana tradicio li konsideriĝas unu el la 14 helpantoj en mizero. Pro lia kuracista profesio li helpu kontraŭ kolmalsanoj.

ReferencojRedakti

  1. PIV, eldono de 1970, paĝo 113

Vidu ankaŭRedakti