11-a de februaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 11-a de februaro estas la 42-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 323 tagoj restas (324 en superjaroj).
Je la 11-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -660: Ĝimmu iĝis unua imperiestro de Japanio
- 55: Laŭ rekomendo de romia imperiestro Nerono estis venenigita filo de antaŭlasta imperiestro Klaŭdio, Britaniko
- 435: Hippo: pactraktato inter Romia Imperio kaj vandaloj
- 1211: Caro de Bulgario Boril kunvokis en Tarnovo grandan sinodon kontraŭ bogumilanoj
- 1359: Pollando: Kamień Krajeński ricevis urborajton
- 1454: Dektrijara Milito: prioro de la Ordeno de germanaj kavaliroj redonis la kastelon al la Konsilio de Dancigo - post 145 jaroj finiĝis regadperiodo de la ordeno en la urbo
- 1466: Post trapaso al pola flanko episkopo de Varmio Paweł Legendorf deklaris militon al la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1482: Tomás de Torquemada estis nomumita inkvizitoro
- 1531: Klerikaro elektis Henrikon la 8-a estro de anglikanismo
- 1654: Sveda reĝino Kristina abdikis
- 1695: Pola-turka milito: batalo apud Lvovo komenciĝis
- 1703: Granda Nordia Milito: svedaj trupoj komencis semajnan, sensukcesan sieĝon de fortikaĵo Zamość
- 1778: Post 28 jaroj de ekziligo Voltaire revenis al Parizo
- 1809: Usonano Robert Fulton patentigis vaporŝipon
- 1812: Usono: la ŝtatestro de Masaĉuseco Elbridge Gerry faris la unuan fi-dislimadon (kiu ricevis la nomon en la angla gerrymandering).
- 1815: Viena kongreso: Granda Duklando Poznań kreiĝis
- 1858: En Lourdes okazis por katolikoj unua el 18 aperoj de Maria
- 1863: Januara ribelo: taĉmento de pola generalo Marian Langiewicz venkis rusojn en batalo de Święty Krzyż (proksime al Kielce)
- 1873: Hispanio: reĝo Amadeo la 1-a abdikis - proklamo de la Unua Hispana Respubliko
- 1878: Unua semajna veterprognozo estis publikigita en Britio
- 1900: Dua Bura milito: brita armeo komencis invadon al Oranĝa Libera Ŝtato
- 1915: Unua mondmilito: Unuaj kanadaj soldatoj atingis Francion
- 1916: Nov-Jorko: anarkiistino kaj feministino Emma Goldman estis arestita pro lekcio pri kontraŭkoncipiloj
- 1919: Vajmara Respubliko: Friedrich Ebert iĝis Regna Prezidanto, elektita de Nacia Asembleo
- 1920: Plebiscito en Supra Silezio: povon en Supra Silezio transprenis Interalianca Komisiono
- 1921: Ruĝa Armeo invadis Kartvelion
- 1922: Malkovro de insulino anoncita en Toronto
- 1929: Roma problemo: per Lateranaj Traktatoj inter Itala Reĝlando kaj Apostola Seĝo estiĝis memstara urbo-ŝtato Vatikanurbo - subskribitaj de Benito Mussolini kaj kardinalo Pietro Gasparri; en la vilaĝo Vígľaš oni mezuris ĝis nun la plej malaltan temperaturon en Slovakio (−41,2 °C)
- 1938: BBC elsendis partan adaptadon de la teatraĵo R.U.R. de ĉeĥa verkisto Karel Čapek kadre de la unua televida elsendo de sciencfikcio; Seimas de Litovio voĉdonis novan konstitucion, kiu firmigis aŭtoritarismon de la ŝtato
- 1940: Vintra milito: komenciĝis sovetaj-finnaj bataloj laŭlonge de la Mannerheim-linio, en la istmo de Karelio; en Moskvo oni subskribis sovetan-germanan pakton pri komerco
- 1941: Britio: oni decidis haltigi atakon de generalo Archibald Wavell rande de Bengazi kaj doni pluan helpon al Grekio; plilongigo de franca-siama armistico ĝis du semajnoj
- 1942: Porajmos: germanaj regantoj deportis de Tilsit ĉirkaŭ 120 ciganojn, kiujn ili transportis al Bjalistoko; germanaj kirasŝipoj komencis trairon de Francio al Norvegio tra la Manika Markolo; Lupa remparo: vizito de rumana marŝalo Ion Antonescu al Hitler
- 1943: Orienta Fronto: trupoj de Sud-Okcidenta Fronto liberigis Lozova (Ĥarkiva provinco) komencante batalojn pri Slovjansko kaj Krasnoarmijsk (Donecka provinco); rekrutigo de mezlernejanoj ekde 15-a vivojaro, kiel helpa skiparo de Luftwaffe
- 1944: venĝe pro atenco kontraŭ komandanto, SS faris unuan publikan ekzekuton de malliberuloj de Pawiak, pendumante 27 personojn; en Otavo oni subskribis kanadan-sovetan interkonsenton pri militaj liveroj
- 1945: Pomerio: la soveta 47-a Armeo konkeris Deutsch Krone; Prusa Silezio: trupoj de la soveta 1-a Ukraina Fronto batalis pri Bunzlau kaj Kanth; Jalta konferenco kun partopreno de W. Churchill, F. Roosevelt kaj J. Stalin finiĝis disdividante Eŭropon je influzonoj; Okcidenta Fronto: inter Mozo kaj Rejno la brita armeo konkeris Kleve; Ruĝa Armeo konkeris germanan koncentrejon Gross-Rosen; komencita provo de hungaraj kaj germanaj soldatoj eliri el ĉirkaŭita Buda
- 1946: En Romo sub gvido de Jerzy Giedroyc fondiĝis Literatura Instituto - eldonejo de pola elmigrantaro, en kiu aperis la plej gravaj titoloj de la pola literaturo postmilita, en tio monatrevuo "Kultura" — somere 1947 la instituto estis translokigita al Parizo
- 1947: Maroko: en Rif-montaro kontraŭkolonia gvidanto Abdel-Krim estis liberigita de francaj regopovoj
- 1948: Stalinismo: proceso kontraŭ Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando kaj Pola Organizaĵo komenciĝis
- 1951: Slovenio: en Pohorje ekfunkciis unua telfero
- 1953: Sovetunio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo pro bomba atenco kontraŭ soveta ambasadejo en Tel-Avivo
- 1963: Usona literaturistino Sylvia Plath mortigis sin en Londono
- 1963: La tutan tagon The Beatles surbendigadis sian debutan muzikalbumon Please Please Me
- 1963: En Kievo komenciĝis konferenco kun la postulo doni al ukraina lingvo la statuson de oficiala lingvo
- 1966: Sovetunio: proceso kontraŭ Andrej Sinjavskij kaj Juli Daniel komenciĝis, markinte finon de la Ĥruŝĉova degelo
- 1972: Emirlando Ras-al-Ĥajmo aliĝis al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- 1975: Britio: Margaret Thatcher kiel unua virino iĝis estrino de Konservisma Partio
- 1977: Mengistu Haile Mariam iĝis ŝtatestro de Etiopio
- 1978: Ĉina Popola Respubliko nuligis malpermeson legi verkojn de Aristotelo, Ŝekspiro kaj Charles Dickens
- 1979: Irana Revolucio: Ajatolaho Ruhollah Ĥomejni transprenis povon en Irano
- 1981: Generalo W. Jaruzelski iĝis ĉefministro de Pollando
- 1982: Milita stato en Pollando: Por kontraŭstari al protestaj marŝoj en Świdnik, organizataj dum disaŭdigo de la ĉefa informa programo regopovoj enkondukis vespere elirblokadon; en Varsovio de la 2-a n-ro aperis "Tygodnik Mazowsze" (Semajnrevuo Mazovio) – la plej populara revuo de la subtera Solidareco
- 1990: Kontraŭ-apartisma batalanto Nelson Mandela kiel politika malliberulo iĝis libera post 27 jaroj
- 1991: Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj fondiĝis en Hago por reprezenti interesojn de indiĝenaj popoloj, malplimultoj, okupataj landoj, kaj aliaj regionoj sen internacia rekono
- 1993: Monda Tago de Malsanulo unuafoje okazigita, laŭ iniciato de la papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2003: Dum renkonto en Histori-Instituto de Pola Scienca Akademio fondiĝis Konstanta Komitato de Polaj Mezepokistoj
- 2007: Gurbanguli Berdimuĥamedov gajnis prezidentajn balotojn en Turkmenio
- 2008: Seulo: historia ligna pordego Namdemun bruliĝis
- 2009: En Pollando ekvalidis leĝo pri suspendo de konskripcio
- 2011: Egipta revolucio: post 18 tagoj de sociaj protestoj prezidento Hosni Mubarak cedis sian postenon post 30-jara regado
- 2013: Papo Benedikto la 16-a anoncis sian rezignon el la posteno la 28-an de februaro je la 20:00 horo
- 2014: Siria enlanda milito: 32 soldatoj pereis en atenco de sinmortiganto kontraŭ armea kontrolejo en Damasko
- 2016: Internacia skipo de sciencistoj informis, ke la 14-an de septembro 2015 unuan fojon en la historio oni sukcesis registri gravitajn ondojn - helpe de ambaŭ detektiloj LIGO troviĝantaj en Luiziano kaj Vaŝingtonio
- 2018: En katastrofo de aviadilo fluganta de Moskvo al Orsko pereis 71 personoj (65 pasaĝeroj kaj 6 skipanoj)
- 2023: Milito de Rusio en Ukrainio: lastsemajne Germanio transdonis 59 tunojn de ilaro por rekonstruo de energetika infrastrukturo; pasinttage rusoj pripafis 7 lokojn en Sumia provinco, kaj en Donbaso atakis apud 7 urboj; nokte irandevenaj senpilotaj aviadiloj trafis 3 energetikajn objektojn en Dnipropetrovska provinco, ankaŭ atakis Nikopol kaj Krivij Rih, kaj Ukrainio paffaligis 11 rusajn senpilotajn aviadilojn kamikazojn; pro la milito Ukrainio perdis 44% de la povumo de nuklea energio — en Ĥarkivo revenis varmo
Naskiĝoj
redakti- 1261: Otto la 3-a, duko de Bavario, reĝo de Hungario (m. 1312)
- 1380: Poggio Bracciolini, itala humanisto, filologo kaj historiisto (m. 1459)
- 1466: Elizabeta de Jorko, reĝino de Anglio (m. 1503)
- 1535: Gregorio la 14-a, papo (m. 1591)
- 1600: Nicolaus Zapf, germana teologo kaj profesoro (m. 1672)
- 1657: Bernard Le Bouyer de Fontenelle, franca verkisto, poeto, filozofo, religiosciencisto (m. 1757)
- 1706: Nils Rosén von Rosenstein, sveda kuracisto, fondinto de la moderna pediatrio (m. 1773)
- 1708: Egidio Romualdo Duni, itala komponisto de operoj (m. 1775)
- 1776: Ioannis Kapodistrias, unua prezidento de sendependa Grekio (m. 1831)
- 1780: Karoline von Günderode, germana verkistino (m. 1806)
- 1800: William Henry Fox Talbot, angla tutfakulo, arkeologo, kemiisto, botanikisto, lingvisto, orientalisto, matematikisto, pioniro de fotado (m. 1877)
- 1803: Lajos Szöllősy Szabó, hungara dancisto, dancmajstro kaj koreografo (m. 1882)
- 1807: Péter Rajka, hungara inĝeniero, entreprenisto (m. 1897)
- 1821: Auguste Mariette, franca historiisto, arkeologo kaj egiptologo, malkovrinto de Serapeum (m. 1881)
- 1821: Hermann Allmers, germana verkisto kaj poeto (m. 1902)
- 1828: Karl Theodor Liebe, germana geologo kaj ornitologo (m. 1894)
- 1839: Josiah Willard Gibbs, usona sciencisto, kunkreinto de statistika mekaniko, formulinto de la Gibsa libera energio (m. 1903)
- 1847: Thomas Alva Edison, usona inventisto kaj entreprenisto, fondinto de la revuo Science (m. 1931)
- 1856: Lajos Abafi, hungara literaturhistoriisto, libroeldonisto, bibliografo, papiliesploristo (n. 1909)
- 1857: Franz Eichert, aŭstra inĝeniero kaj verkisto (m. 1926)
- 1862: Alfred Edward Wackrill, angla inĝeniero, pioniro de Esperanto, redaktoro de "La Brita Esperantisto", revizia redaktisto de la traduko de Nova Testamento por Londona Biblio kaj tradukisto de Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia, membro de la Akademio de Esperanto (m. 1924)
- 1864: Nikolaj Kabanov, rusa medicinisto, pedagogo, profesoro, prezidanto de la Universala Medicina Esperanto-Asocio kaj membro de la Lingva Komitato, aŭtoro de la Konciza Rusa-Esperanta Vortaro, tradukisto por la Tutmonda Biblioteko, prilaboranta historion de la Esperanto-movado en Saratov, kunlaboranto de "Tra La Mondo", "La Revuo", "Internacia Scienca Revuo" (m. 1942)
- 1869: Else Lasker-Schüler, germana poetino (m. 1945)
- 1874: Elsa Beskow, sveda ilustristino kaj verkistino de porinfanaj verkoj (m. 1953)
- 1881: Carlo Carrà, itala pentristo (m. 1966)
- 1885: Ferenc Jénáki, rumania hungara eklezia verkisto, papa kameristo (m. 1970)
- 1892: Václav Zelenka, ĉeĥa lerneja instruisto, vojaĝanto, orientalisto, arabisto, muzikisto, aŭtoro de ĉeĥa-araba vortaro, esperantisto (m. 1979)
- 1897: Emil Post, pola matematikisto kaj logikisto (m. 1954)
- 1898: Leó Szilárd, hungara-usona fizikisto, kunaŭtoro de patento pri nuklea reakciujo (m. 1964)
- 1900: Hans-Georg Gadamer, germana filozofo, filologo kaj humanisto, fondinto de hermeneŭtiko (m. 2002)
- 1905: Zdeněk Burian, ĉeĥa pentristo kaj ilustristo (m. 1981)
- 1906: Lenke Zsögön, hungara operkantistino (soprano) (m. 1995)
- 1909: Joseph L. Mankiewicz, usona reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (m. 1993)
- 1912: Rudolf Firkušný, ĉeĥa-usona pianisto kaj edukisto (m. 1994)
- 1914: László Buza, hungara bestokuracisto, spertulo pri fiŝ- kaj abelmalsanoj (m. 1987)
- 1917: Sidney Sheldon, usona verkisto kaj scenaristo (m. 2007)
- 1919: Éva Gábor, usona aktorino kaj kantistino (m. 1994)
- 1920: Faruk la 1-a, reĝo de Egiptio kaj Sudano (m. 1965)
- 1923: Suitbert H. Siedl, aŭstra katolika pastro, karmelano, bibliisto, orientalisto kaj profesoro, denaska esperantisto (m. 2006)
- 1923: Antony Flew, angla filozofo (m. 2010)
- 1926: Leslie Nielsen, kanada-usona aktoro kaj komediulo (m. 2010)
- 1928: Kázmér Vajnovszki, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2002)
- 1930: Mária Pákey-Gyerkó, hungara skulptistino, pentristino
- 1934: Maryse Condé, franca verkistino (m. 2024)
- 1934: Mary Quant, brita modfasonistino (m. 2023)
- 1938: Manuel Noriega, panama politikisto kaj generalo, kondamnita pro mortigoj kaj malaperigoj de opoziciuloj
- 1941: Sérgio Mendes, brazila pianisto, komponisto kaj aranĝisto (m. 2024)
- 1944: József Éltető, rumania hungara poeto, tradukisto
- 1946: Magdolna Vorzsák, rumania hungara ekonomikistino
- 1947: Hatojama Jukio, japana politikisto, ĉefministro de Japanio
- 1953: Jeb Bush, usona komercisto kaj politikisto, guberniestro de Florido
- 1953: Adel Safar, ĉefministro de Sirio, reprezentanto de la politika partio Baazo
- 1954: Heidi Siller-Runggaldier, itala-aŭstra filologino
- 1957: Peter Klashorst, nederlanda fotisto, skulptisto kaj pentristo
- 1964: Mihály Lakatos, hungara verkisto
- 1964: Sarah Palin, usona politikistino, guberniestrino de Alasko
- 1969: Jennifer Aniston, usona aktorino
- 1973: Varg Vikernes, norvega gitaristo kaj kantaŭtoro, kreinto de nigra metalroka projekto Burzum, murdisto de muzikisto el la muzikgrupo Mayhem
- 1974: Alex Jones, usona ĵurnalisto kaj filmisto, adepto de konspiraj teorioj
- 1992: Taylor Lautner, usona aktoro kaj sportisto
Mortoj
redakti- 55: Britaniko, romia nobelo, filo de geimperiestroj Klaŭdio kaj Mesalino, murdita (n. 41)
- 244: Gordiano la 3-a, romia imperiestro (n. 225)
- 641: Heraklio, bizanca imperiestro (n. 575)
- 731: Gregorio la 2-a, papo (n. ĉirkaŭ 669)
- 824: Paskalo la 1-a, papo, sanktulo
- 1127: Vilhelmo la 9-a, duko de Akvitanio, unua trobadoro (n. 1071)
- 1141: Hugo el Sankta Viktoro, germana filozofo kaj teologo (n. 1096)
- 1503: Elizabeta de Jorko, reĝino de Anglio (n. 1466)
- 1507: Johano el Głogów, pola erudito, filozofo, astronomo, astrologo, matematikisto kaj geografo (n. ĉirkaŭ 1445)
- 1626: Pietro Cataldi, itala matematikisto (n. 1548)
- 1650: René Descartes, franca filozofo kaj matematikisto (n. 1596)
- 1671: Ludwig Compenius, germana konstruisto de orgenoj kaj klavicenoj (n. ĉirkaŭ 1603)
- 1783: Johann Andreas Silbermann, alzaca orgenkonstruisto (n. 1712)
- 1795: Carl Michael Bellman, sveda poeto kaj komponisto (n. 1740)
- 1803: Jean-François de La Harpe, franca dramaturgo, literatura kritikisto kaj ĵurnalisto (n. 1739)
- 1813: Anders Gustaf Ekeberg, sveda naturalisto kemiisto kiu malkovris tantalon (n. 1767)
- 1829: Aleksandro Gribojedov, rusa dramisto, muzikisto, poeto kaj diplomato, murdita (n. 1790)
- 1868: Léon Foucault, franca fizikisto (n. 1819)
- 1870: Michelangelo Grigoletti, itala pentristo (n. 1801)
- 1881: Andreas Ludwig Jacob Michelsen, germana juristo kaj historiisto (n. 1801)
- 1892: József Nagy, hungara kuracisto, akuŝisto (n.1818)
- 1901: Ramón de Campoamor, hispana poeto kaj filozofo (n. 1817)
- 1917: Oswaldo Cruz, brazila kuracisto, bakteriologo kaj epidemiologo (n. 1872)
- 1919: Franz Myrbach-Rheinfelden, aŭstra financfakulo kaj universitata profesoro (n. 1850)
- 1936: Otto Schmiedeknecht, germana entomologo (n. 1847)
- 1938: Kazimierz Twardowski, pola filozofo (n. 1866)
- 1944: Ewa Pohoska, pola verkistino, poetino, publicistino, soldato de Pola Enlanda Armeo, pafmortigita (n. 1918)
- 1948: Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn, sovetia filmreĝisoro (n. 1898)
- 1958: Bertil Malmberg, sveda verkisto (n. 1889)
- 1959: Ede Goldberger, rumania hungara dermatologo (n. 1887)
- 1960: Victor Klemperer, germana verkisto kaj filologo (n. 1881)
- 1960: Ernst Liebermann, germana pentristo kaj ilustristo (n. 1869)
- 1961: Herbert von Marouschek, aŭstra regionhistoriisto kaj publicisto (n. 1909)
- 1963: Sylvia Plath, usona poetino, sinmortigantino (n. 1932)
- 1972: Marian Hemar, pola poeto, dramisto, komediisto, satiristo, tradukisto kaj soldato, kantaŭtoro (n. 1901)
- 1973: Hans Jensen, germana fizikisto Nobelpremiita (n. 1907)
- 1978: Branko Rajšić, jugoslava esperantisto, kelkjara vicprezidanto de Sudslava Esperanto-Ligo, kunlaboranto i.a. de "La Suda Stelo", duonjarcenta delegito de UEA, edukisto de pluraj generacioj de Esperanto-movado (n. 1900)
- 1978: Harry Martinson, sveda verkisto (n. 1904)
- 1980: Gyula Péterffy, rumania hungara aktoro (n. 1935)
- 1984: Manci Zelch Zathureczkyné, rumania hungara verkistino, ĵurnalistino (n. 1900)
- 1985: Henry Hathaway, usona filmreĝisoro (n. 1898)
- 1986: Frank Herbert, usona sciencfikcia verkisto (n. 1920)
- 1994: William Conrad, usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro (n. 1920)
- 1994: Paul Feyerabend, aŭstra scienco-filozofo (n. 1924)
- 1995: László Lázár, rumanihungara ĵurnalisto, kritikisto (n. 1936)
- 2004: Jozef Lenárt, slovaka kaj ĉeĥoslovaka politikisto (n. 1923)
- 2004: Ryszard Kukliński, pola oficiro, kolonelo de Pollando kaj Usono, unu el 9 plej gravaj porusonaj spionoj, kiu preventis eksplodon de la Tria mondmilito (n. 1930)
- 2006: Ferenc Deák, rumania hungara instruisto. lokhistoriisto (n. 1926)
- 2008: Tom Lantos, usona politikisto, la sola holokaŭst-travivinto en la parlamento (n. 1928)
- 2010: Zoltán Nagy P., rumania hungara fotoraportisto, fotoartisto (n. 1943)
- 2012: Whitney Houston, usona kantistino kaj aktorino (n. 1963)
- 2015: Roger Hanin, franca aktoro, filmreĝisoro kaj verkisto (n. 1925)
- 2023: Hans Modrow, germana politikisto kaj ekonomikisto, lasta ĉefministro de GDR (n. 1928)
- 2024: Kelvin Kiptum, kenja monda rekordulo en la kurado de maratono (n. 1999)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Nacia tago en Irano: je la 22-a de Bahman, do la 10-a aŭ 11-a de februaro (pro alia kalendaro, la irana sun-kalendaro)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Sankta Maria en Lurdo (sudfranca pilgrimurbeto apud Pireneoj), Sankta Teodora la Armenino, edzino de bizanca imperiestro Teofilo; Gregorio la 2-a kaj Paskalo la 1-a, papoj, datreveno de Lateranaj Traktatoj
- Monda Tago de Malsanulo - kristana festo fiksita la 13-an de majo 1992 de la papo Johano Paŭlo la 2-a
- Internacia Tago de Virinoj kaj Knabinoj en la Scienco (fiksita de UN en 2015)
- Eŭropa Unio: Eŭropa Tago de la Numero 112
La 11-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.