Anders Gustaf Ekeberg
Anders Gustaf Ekeberg (1767–1813) (* Karlskrona, en la 15-a de januaro 1767 - Upsalo, en la 11-a de februaro 1813)[1] estis sveda naturalisto kemiisto kiu malkovris tantalon, en 1802. En 1784, li studis en la Universitato de Upsalo, kie li diplomiĝis en 1788, fariĝis docento pri kemio en 1794 kaj esploristo. En 1799, li elektiĝis kiel membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj li estis nevo de Carl Gustaf Ekeberg (1716-1784)[2]. Ia infana malsano lasis lin komplete surda, kaj pli malfrue, iu matraso akcidente eksplodis kaj tiris la vidon de unu okulo.
Anders Gustaf Ekeberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1767 en Hedvig Eleonora parish | ||||
Morto | 11-an de februaro 1813 (46-jaraĝa) en paroĥo de la katedralo de Upsalo | ||||
Tombo | malnova tombejo de Upsalo, Gravplats: 0101-0030 59° 51′ 22″ Nordo 17° 37′ 40″ Oriento / 59.85612 °N, 17.627757 °O (mapo) vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiEkeberg estas memorigita ĉefe pro lia malkovro de la kemia elemento tantalo. En 1802, dum li analizis kelkajn mineralojn en ŝtonminejo, li izolis la metalon. La nomo devenas el ties malfacileco dissolviĝi en acidoj, similante al Tantalo, en la akvoj de la infero. Pasis multe da tempo por agnoski ĝin kiel apartan elementon pro tio ke estis tre malfacile distingiĝi el la niobio, izolita de Charles Hatchett (1765-1847)[3], en 1801. Wollaston (1766-1828)[4] ankaŭ ne sukcesis distingi ilin, kaj nur en 1865, Jean Marignac (1817-1894)[5] konklude elmontris la diferencon inter la du metaloj.
Literaturo
redakti- Virtual International Authority File
- Answers
- Deaf Persons in the Arts and Sciences: A Biographical Dictionary - Harry G. Lang
- Encyclopaedia Britannica
- Encyclopedia of the Elements: Technical Data - History - Processing ... - Per Enghag
- Svenskt biografiskt lexikon
- Yatedo Arkivigite je 2022-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Encyclopedia.com
- The Library Arkivigite je 2014-05-24 per la retarkivo Wayback Machine - Curtis Schuh's Biobibliography of Mineralogy
Vidu ankaŭ
redakti- Tantalo
- Johan Gadolin (1760-1852)[6]
- Torbern Bergman (1735-1784)
- Jöns Jacob Berzelius (1779-1848)