Faruk la 1-a [fəˈruːk], arabe فاروق الأول, Fārūq al-Aŭŭal (11-a de februaro 1920 – 18-a de marto 1965) estis la deka reganto de Egiptio de la dinastio de Muhammad Ali kaj la antaŭlasta Reĝo de Egiptio kaj Sudano, sukcedante sian patron, Fuad la 1-a, en 1936.[1]

Faruk la 1-a
Reĝo de Egiptio kaj Sudano
Regado 1936–1952
Antaŭulo Fuad la 1-a, lia patro
Sekvanto Fuad la 2-a, lia filo
Persona informo
فاروق الأول
Naskiĝo 11-an de februaro 1920 (1920-02-11)
en Kairo
Morto 18-an de marto 1965 (1965-03-18) (45-jaraĝa)
en Romo
Tombo Al-Rifa'i Mosque vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sultanlando Egiptio • Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba Respubliko vd
Alma mater Reĝa Milita Akademio vd
Subskribo Faruk la 1-a
Familio
Dinastio Dinastio de Mohamedo Alio vd
Patro Fuad la 1-a de Egiptio vd
Patrino Nazli Sabri vd
Gefratoj Prince Ismail Fuad Muhammad Ali • Princess Fawkia Fuad of Egypt • Princess Faiza Fuad of Egypt • Princess Faika Fuad of Egypt • Princess Fathia Fuad of Egypt • Faŭzia de Egiptio vd
Edz(in)o Farida of Egypt • Narriman Sadek vd
Infanoj Princess Farial of Egypt • Princess Fawzia Farouk of Egypt • Princess Fadia of Egypt • Fuad II of Egypt vd
Profesio
Okupo politikisto • monerkolektado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia plena titolo estis "Lia Majesto Faruk la 1-a, pro la graco de Dio, Reĝo de Egiptio kaj Sudano, Suvereno de Nubio, de Kurdufano kaj de Darfuro". Li estis elpostenigita en 1952 pere de puĉo kaj devigita abdiki favore al sia infanta filo, Ahmed Fuad, kiu sukcedis lin kiel Fuad la 2-a. Faruk mortis en ekzilo en Italio en 1965.

Lia fratino, Princino Faŭzia Fuad, estis la unua edzino kaj reĝino kun la ŝahanŝaho de Irano nome Mohamed Reza Pahlavi.[2]

Notoj redakti

  1. "Egypt". royalark.net. Alirita la 13-an de julio 2019.
  2. "Princess Fawzia Fuad of Egypt". The Telegraph. 5-a de julio 2013. Alirita la 13-an de julio 2019.