Hatojama Jukio

HATOYAMA Yukio (en Hepburn-Transskribo), (鳩山由紀夫 [hatojama jukio]) (naskiĝinta la 11-an de februaro 1947 en Bunkjo-kvartalo, Tokio, Japanio) estas Japana politikisto, estro de Demokrata Partio de Japanio(DPJ), 93-a Ĉefministro de Japanio.

Hatoyama Yukio
鳩山由紀夫
Ĉefministro de Japanio
Yukio Hatoyama.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-a de februaro 1947
en Bunkjo-kvartalo,Tokio
Flago-de-Japanio.svg Japanio
Religio Baptismo [#]
Lingvoj japana lingvo [#]
Ŝtataneco Japanio [#]
Alma mater Universitato de TokioUniversitato Stanford • Koishikawa Secondary Education School • Gakushuin Boys' Junior and Senior High School • Gakushuin Primary School [#]
Partio Demokrata Partio
Familio
Patro Iichirō Hatoyama [#]
Patrino Yasuko Hatoyama [#]
Gefratoj Kunio Hatoyama [#]
Edz(in)o Miyuki Hatoyama [#]
Infanoj Kiichirō Hatoyama [#]
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero [#]
Oficiala retejo http://www.hatoyama.gr.jp/ [#]
93-a Ĉefministro de Japanio
Dum 16-a de septembro 2009 -
Antaŭulo Aso Taro
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li naskiĝis al familio de politikistoj Hatoyama, kelkfoje nomita "la familio Kennedy de Japanio". Lia patro estas Hatoyama Iichirō, burokrato pri financo. Li diplomiĝis la fakultaton pri inĝenierarto de Universitato de Tokio. Poste li akiris Ph.D. pri operations research en Universitato Stanford.

Li estis estro de DPJ de 1998 ĝis 2002 kaj denove ekde 16-a de majo 2009.

Li konkeris la povon post granda voĉdona sukceso de baloto de deputitoj je 30-a de aŭgusto 2009, kiam Demokrata Partio de Japanio venkis al la tradicia venkinto Japana Liberala Demokrata Partio (LDP), atingante 308 deputitojn en la Parlamento kontraŭ 119 de la LDP, kaj 53 de aliaj partioj.

Li elektiĝis al la 93-a Ĉefministro de Japanio la 16-an de septembro 2009.